Biel-Benken
Biel-Benken | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Bazelo Kampara |
Distrikto | Arlesheim |
Koordinatoj | 47° 30′ 25″ N 7° 31′ 30″ O / 47.50694 °N, 7.52500 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 30′ 25″ N 7° 31′ 30″ O / 47.50694 °N, 7.52500 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 3142 |
Areo | 4,12 km² |
Alteco | 317 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 4105 |
Komunumkodo | 2764 |
Pri la komunumo
[redakti | redakti fonton]Biel-Benken estas komunumo en la distrikto Arlesheim en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 3142 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Biel-Benken situas en la supera Leimenvalo ĉe la bordo de la rivero Birsig okcidente de la franca landlimo. La komunumo konsistas el la du lokopartoj Biel kaj Benken.
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Biel-Benken limas en okcidento al Leymen (Francio), en nordo al Neuwiller (Francio), en nordoriento al Oberwil, en sudoriento al Therwil, en sudo al Witterswil, kaj en sudokcidento al Bättwil.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Biel-Benken situas ĉe la tramlinio n-ro 10, kiu ligas la komunumon kun la urbo Bazelo.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝis la jaro 1972 la du vilaĝoj Biel kaj Benken estis memstaraj komunumoj. La unua historia mencio de Benken datiĝas el la jaro 1259 kiel Beinkon.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|