Saltu al enhavo

Barcial de la Loma

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Barcial de la Loma
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47674
Demografio
Loĝantaro 99  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 57′ N, 5° 17′ U (mapo)41.950277777778-5.2844444444444Koordinatoj: 41° 57′ N, 5° 17′ U (mapo) [+]
Alto 744 m [+]
Areo 27,28 km² (2 728 ha) [+]
Barcial de la Loma (Provinco Valadolido)
Barcial de la Loma (Provinco Valadolido)
DEC
Situo de Barcial de la Loma
Barcial de la Loma (Hispanio)
Barcial de la Loma (Hispanio)
DEC
Situo de Barcial de la Loma

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Barcial de la Loma [+]
vdr

Barcial de la Loma [barZJAL delaLOma] estas municipo en la nordoriento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Campos en la nordo de la provinco. Barcial de la Loma estas etimologie komprenebla kiel Draŝejo de la Monteto.

Barcial de la Loma en la provinco Valadolido.
La Tierra de Campos de la provinco Valadolido, viole, norde.
Kolombejo.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 27,28 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 86 loĝantojn. Ĝi perdis 650 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 66 km de Valadolido, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun la provinco Zamoro kaj estas proksime al la provinco Leono. La municipa teritorio limas ĉefe kun Castroverde de Campos (Zamoro) norde kaj Villafrechós (Valadolido) sude.

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. La vilaĝo, kiu jam ekzistis en 1095 (Barceale de Lomba), profitis el la foruo kiun donis en 1197 la leona monarko Alfonso la 9-a al Castroverde de Campos (Zamoro). Johano la 1-a donis la vilaĝon al Gutiérrez González de Quijada, kaj poste al la grafo de Peñaflor; poste, kun Villacid de Campos, estis propraĵo de la markizo de Alcañices kaj, poste, de la grafo de Fuensaldaña. La kastelo ludis gravan rolon en la Milito de la Komunumoj de Kastilio.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la ruinoj de la kastelo, la ruinoj de la preĝejo de Sankta Mikaelo, la preĝejo de San Pelayo de la unua duono de la 16-a jarcento de stilo mudeĥara kaj trinava kun belaj kasonaro kaj retablo, kolombejoj ktp.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]