Augusta (Georgio)
Augusta | |||||
---|---|---|---|---|---|
unuiĝinta civito-kantono komunumo de Georgio vd | |||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 202 081 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 254 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 33° 28′ N, 81° 59′ U (mapo)33.47-81.975Koordinatoj: 33° 28′ N, 81° 59′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 45 m [+] | ||||
Areo | 794,242385 km² (7 942 4.2 385 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC-05:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Augusta, Georgia [+] | |||||
Augusta estas grandurbo en Usono, en subŝtato Georgio, en distrikto Richmond. La urbego estas ankaŭ universitata urbo.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Koordinatoj: 33° 28′ N 58° 30′ U / 33.467 °N, 58.500 °U (mapo)
- Areo: km²
- Loĝantaro: 196 494 (en 2011)
- Supermara alteco: 45 m
- Horzono: UTC-5h (en somero UTC-4h)
- Poŝtkodoj: 30901, 30904, 30906, 30907, 30909, 30912, 30815
- Telefonkodoj: 706, 752
Geografio
[redakti | redakti fonton]Augusta situas sur ebenaĵo laŭ dekstra bordo de navigebla rivero Savannah (kiu estas la subŝtata limo) en la sudorienta landparto de Usono, en la nordorienta parto de Georgio. Atlanta (Georgio) troviĝas 241 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]Laŭ la riverbordo la plej frue indianoj vivis, kiuj havis tie konvenan trapasejon tra la rivero. En 1737 laŭ la rivero el Savannah alvenis eŭropanoj, kiuj nomis tiun lokon Augusta honore al princino. Ĝi estis la dua subŝtata ĉefurbo inter 1785-1795.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Augusta situas en humida subtropika klimato. La temperaturo averaĝe varias inter 11-25 °C. La varmo kulminas en junio kaj julio kun rekordo 42 °C, inter oktobro-aprilo okazas eĉ frostoj. Jare pluvas po 1106 mm, en ĉiuj monatoj pluvas. Plej ofte pluvas junie, plej malofte en novembro.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Augusta havas regionan flughavenon. Aŭtoŝoseo kuras tre proksime al Richmond kaj Atlanta. Estas trajnaj kontaktoj al Atlanta (Georgio) kaj Savannah.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- diversaj preĝejoj
Famuloj
[redakti | redakti fonton]Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
- Anglalingva Vikipedio