Attila Budavári
Aspekto
Attila Budavári | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de junio 1970 (54-jaraĝa) en Pécs |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | orgenkonstruo |
Attila Budavári, laŭ hungarlingve kutima nomordo Budavári Attila estas hungara orgenkonstruisto, entreprenisto.
Attila Budavári[1] naskiĝis la 1-an de junio 1970 en Pécs.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Attila Budavári maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li lernis la metion pri orgenkonstruo en Budapeŝto (1988-1990). Li laboris en Aŭstrio en 1991, kie li partoprenis en kreadoj de orgenoj. En la sekvanta jaro li hejmenvenis kaj iĝis entreprenisto pri orgenoj kun sia frato komence en la familia garaĝo. Post 25 jaroj la firmao iĝis la plej granda en Hungarlando inter la orgenkreantoj. Intertempe en 1997 li akiris majstran gradon en Budapeŝto. Li studvojaĝis ankaŭ en Portugalio. Li ricevis premiojn inter 2011-2015. Lia edzino naskis sep gefilojn.
Elektitaj orgenoj fare de la firmao
[redakti | redakti fonton]- Palaco de Artoj (Budapeŝto, 2006, la plej granda hungara orgeno)
- Zamárdi (2010)
- gimnazio en Szentendre (2013)
- Preĝejo Ĉieliro de Maria (Vár) (2015, rekonstruo)
- Kalvinana preĝejo (Ferencváros) (2015)
- Kalvinana alea preĝejo (Budapeŝto, 2016, trakonstruo)
- Baziliko Ĉieliro de Maria (Mátraverebély) (2016)
- Luterana preĝejo (Vár) (2017)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- firmao
- intervjuo Arkivigite je 2020-07-01 per la retarkivo Wayback Machine