Arondismento Corte
Aspekto
Arondismento Corte | |
france: Arrondissement de Corte korsike: Circundariu di Corti | |
Administra unuo | |
Mapo de Haute-Corse - la arondismenta areo en ruĝa koloro
| |
Ŝtato | Francio |
---|---|
Regiono | Korsiko |
Departemento | Haute-Corse |
Ĉefurbo | Corte |
Areo | 2 853,4 km² (285 340 ha) |
Loĝantaro | 60 236 (2021) |
Denseco | 21 loĝ./km² |
INSEE-kodo | 2B3 |
Komunumoj | 158 |
Vikimedia Komunejo: Arrondissement de Corte | |
La arondismento Corte (france arrondissement de Corte, korsike circundariu di Corti) estas administra parto de Francio nomata arondismento. Ĝi lokiĝas en la departemento Haute-Corse (esperante Alta Korsiko, fakte temas pri la norda duono de la mediteranea insulo) kaj en la regiono Korsiko. La arondismenta ĉefurbo estas la samnoma urbo Corte (jen france, korsike Corti). Komence de la jaro 2021 en la arondismento vivis 60 236 personoj sur areo de 2 853,4 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 21 loĝantoj/km².
La arondismento ekde administra reformo de marto 2015 inkludas komunumojn de 10 kantonoj.