Arboreoj
Aspekto
Arboreoj | |
---|---|
etno | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
La arboreoj (alia nomo: "Marle") estas malmultnombra etno (proksimume 3.000 homoj), kiu vivas en la sudokcidento de Etiopio ĉe la lago Chew Bahir (antaŭe Lake Strfanie) en kvar vilaĝoj. "Ar" signifas virbovo kaj "bore" lando.
La arboreoj vivtenas sin kiel la plej multaj paŝtistaj etnoj de la regiono precipe per siaj gregoj (lakto, viando) kaj kultivata mileo kaj aliaj agrikulturaj produktoj, kiujn ili kultivas en la aluvia regiono de la rivero Vojto (Woito).
Senperaj najbaroj estas la camajoj, boranaoj kaj hamaroj
Esploroj
[redakti | redakti fonton]- Yukio Miyawaki
- Tadesse Wolde
- Echi Gabbert
- Anette Peller
Retligioj
[redakti | redakti fonton]- Fotogalerio de A. Peller el 1996 Arkivigite je 2005-12-30 per la retarkivo Wayback Machine
- www.arbore.de