Apencelo (distrikto kaj komunumo)
Apencelo | |
---|---|
distrikto de Svisio • komunumo en Svislando | |
Kantono | Apencelo Interna |
Distrikto | En Kantono Apencelo Interna komunumoj identas kun distriktoj |
Koordinatoj | 47° 20′ 0″ N 9° 25′ 0″ O / 47.33333 °N, 9.41667 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 20′ 0″ N 9° 25′ 0″ O / 47.33333 °N, 9.41667 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 5771 |
Areo | 16,9 km² |
Alteco | 780 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 9050 |
Komunumkodo | 3101 |
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La komunumo Apencelo (germane Appenzell) estas identa kun la distrikto Apencelo. Ĝi havis 5771 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La komunumo konsistas el la municipoj Rinkenbach, Kau kaj Meistersrüte, al kiu apartenas ankaŭ la setlejo Brenden, kaj el parto de la municipo kaj vilaĝo Apencelo. La vilaĝo situas en alteco de 780 metroj super marnivelo, piede de la montmasivo Alpstein, kies plej alta pinto estas Säntis.
Municipo Apencelo
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo Apencelo estas la administra centro de la Kantono Apencelo Interna de Svislando. Iom komplike, ĝiaj vilaĝopartoj administre apartenas al la tri etaj kantonaj distriktoj Appenzell, Schwende kaj Rüte, kiuj ĉiuj ankaŭ inkluzivas iom da ĉirkaŭaj vilaĝetoj kaj unuopaj farmbienoj. Ĉar la tri distriktetoj, kiel la politikaj komunumoj en Kantono Apencelo Interna oficiale nomiĝas, ĉiam devis proksime kunlabori en la administrado de la vilaĝaj servoj, jam dum la 16-a jarcento ekestis komunaj institucioj, ekzemple komuna fajrobrigado.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de la distrikto kaj komunumo Apencelo
- Distrikto Apencelo en la Historia Leksikono de Svislando
|