Apața
Aspekto
Apața [apaca] (hungare: Apáca, germane Geist) estas vilaĝo kaj unuvilaĝa komunumo en Rumanio norde de Brașov.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]En 1910 ĝi havis 1 930 loĝantojn (hungaroj, rumanoj); en 1992 2 745 (51% rumanoj).
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝia unua skriba mencio estas 1460. Ĝis 1919 apartenis al Hungario (Brassó).
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Renomaj homoj
[redakti | redakti fonton]- János Apáczai Csere: pedagogo, sciencisto.
- Tamás Apácai (? – Gyulafehérvár, ?): frato de János, taglibroverkisto.
- Árpád Bartha (*19-a de decembro 1953): grafikisto, montrfenestr-aranĝanto.
- János Bartalis (29-a de julio 1893 – Cluj-Napoca, 18-a de decembro 1976): poeto.
- Jenő Könyves (9-a de aprilo 1860 – ?) aktoro.
- Péter Májay (26-a de novembro 1894 – ?, ? , 1970): inĝeniero, kandidato pri teknikaj sciencoj (1956).
- Károly Orbán (*8-a de februaro 1943): aktoro.
- Sándor Szerdahelyi (1873 – Budapest, 5-a de decembro 1913): ĵurnalisto.
- Sándor Vogel (*16-a de aprilo 1940): historiisto.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Popolnombrado 2002 Arkivigite je 2008-06-14 per la retarkivo Wayback Machine
- Interaga mapo de distrikto