Anemoĥorio
Aspekto
Anemoĥorio estas la disvastigmeĥanismoj de plantsemoj, aŭ la diasporoj per la vento. Ĝi estas la origina disvastigoformo, kiun jam la unuajn terajn plantojn uzis. Plantoj, kiuj utilas tiun vojon formas nur etajn sporojn.
La disvastigo dependas de la pezo kaj formo de la semoj, de la forto de la vento kaj la alteco super al grundo. Ĝenerale validas: ju pli malgranda des pli fora disvastigo.
La plantoj habvas dioversajn eblecojn uzi la venton:
- ventflugantoj (meteoroĥorio) lasas drivi la semojn per la vento. Per tiu metodo eblas disvastigo de pluraj cent metrojn ĝis kilometrojn. Ekzemplo estas salikoj aŭ taraksako (egretfloro).
- ventdisigantoj (boleoĥorio), estas formo de semoĥorio). Ili disigas iliajn semojn post influo de vento el la el la kapsuloj. La atingebla disvastigo nur estas kelkajn metrojn. Ekzemplo: papaveto.
- surgrundaj dispelitoj (anemogeoĥorio) malfiksiĝas kiel kompleta plantokaj la vento forpelas ilin. La semoj falias teren. La disvastigo nur dependas ĉu obstakloj (bariloj, aliaj plantoj) haltas la planton („steporolantoj“) aŭ ne. Ekzemploj: Kali turgida kaj Eryngium campestre.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Koelreuteria paniculata, vezikofruktoj, cistometeoroĥorio
-
fruktaroj de la ordinara frakseno (Fraxinus excelsior)
-
Spathodea campanulata, Bignoniacoj
-
Asclepias syriaca
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Angelika Lüttig & Juliane Kasten: Hagebutte & Co - Blüten, Früchte und Ausbreitung europäischer Pflanzen. Fauna Verlag, Nottuln 2003, ISBN 3-935980-90-6