Andebu estas eksa komunumo kaj urbo en la provinco Vestfold de Norvegio - inter 2020 kaj 2023 ĝi apartenis al pli vasta provinco Vestfold og Telemark, kiu post nur 4 jaroj estis remalfondita. La komunuma ĉefloko estas samnoma loĝloko Andebu. Laŭ la stato de 2016 en la komunumo vivis 5 937 loĝantoj sur areo de 185,9 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 32 loĝantoj/km². La komunuma teritorio limas norde al Lardal kaj Re, oriente al Stokke, sude al Sandefjord kaj okcidente al Larvik. La areo grandparte konsistas el arbaroj. Komence de 2017 ĝi aliĝis al la najbara komunumo Sandefjord.