Amerika purpura porfirio
Amerika purpura porfirio | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Porphyrio martinica Linnaeus, 1766 | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Amerika purpura porfirio (Porphyrio martinica aŭ Porphyrula martinica ĉar en ambaŭ genroj oni inkludis ĝin), estas granda birdo de la familio de Raledoj. Oni ne konfuziĝu inter tiu specio kaj la Purpura porfirio, Porphyrio porphyrio kiu loĝas en Malnova Mondo kaj estas pli granda.
La birdoj de la tuta genro estas grandaj -kiel kokoj- raloj kiuj havas purpuron kiel ĝenerala koloro. Tio aperas en kaj nacilingvaj kaj en scienca nomoj.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Tiu mezgranda specio estas nekonfuzebla danke al siaj grandaj flavaj kruroj, purpurblua plumaro kun verda dorso kaj beko ruĝa kaj flava ĉepinte. Pli diferenciga estas la fronta ŝildo, kiu estas blua aŭ blanka. Subvosto estas blanka.
Junuloj estas iom pli brunaj ol purpuraj.
Kutimoj
[redakti | redakti fonton]Tiu specio flugas mallongajn distancojn kaj faras ĝin havante hokitaj la longajn krurojn.
Ties breda medio estas tropikaj marĉoj de sudokcidenta Usono kaj tropikaj regionoj de Centra Ameriko kaj la Kariba maro. Tiu specio estas loĝanta en suda Florido kaj la tropikoj, sed plej granda parto de la usonaj birdoj migras vintre suden ĝis Argentino.
La nesto estas flosanta strukturo en marĉo. Sur ĝi la ino demetas el 5 ĝis 10 ovojn flavecajn kun brunaj makuletoj.
Ili estas ĉiomanĝantaj -animala kaj vegetara materialo- kiel semoj, folioj kaj fruktoj de plantoj kaj akvaj kaj teraj, insektoj, ranoj, helikoj, araneoj, vermoj kaj fiŝoj. Foje eĉ ovojn kaj idoj de aliaj birdoj.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Amerika purpura porfirio de Nacia Parko Everglades, Florido, Usono
-
Amerika purpura porfirio de Nacia Parko Everglades, Florido, Usono
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International (2004). Porphyrio martinica. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11 May 2006.
- Kaufman, Kenn; Lives of North American Birds. Houghton Mifflin Company, New York, NY (1996).