Amálie Mánesová
Amálie Mánesová | |
---|---|
Amálie Mánesová - propra portreto (1837) | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de januaro 1817 en Prago |
Morto | 4-an de julio 1883 (66-jaraĝa) en Prago |
Tombo | tombejoj de Olšany |
Ŝtataneco | Aŭstra imperio Aŭstrio-Hungario |
Familio | |
Patro | Antonín Mánes |
Frat(in)oj | Josef Mánes kaj Quido Mánes (en) |
Parencoj | Václav Mánes (onklo) |
Okupo | |
Okupo | pentristo instruisto desegnisto |
Amálie MÁNESOVÁ (naskiĝis la 21-an de januaro 1817 en Prago - mortis la 4-an de julio 1883 en Prago) estis ĉeĥa romantikisma pentristino-pejzaĝistino kaj artpedagogino.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ŝi naskiĝis en artista familio. Ŝia patro Antonín Mánes kaj pli junaj fratoj Quido kaj Josef estis pentristoj, la onklo Václav Mánes, kiu kunvivis kun ili, estis portempa direktoro de la praga figurarta konservatorio. Ĉar ankaŭ ŝi montris artan talenton, la pentrarton instruis al ŝi, kvankam ne sisteme, ŝia patro. Unue Amálie volis okupiĝi pri figura kaj portreta pentroarto, sed la patro decidis, ke por virino pli konvenas specialiĝi pri pejzaĝoj.
Post la morto de la patro en 1843 plejparton de sia tempo kaj streboj ŝi dediĉis al instruado de riĉaj aristokratoj kaj al prizorgado kaj materia subteno de siaj fratoj. En 1853 en la praga domo U Hábichů en la strato Spálená, kie ili loĝis (sur la loko, kie nuntempe troviĝas la teatro Studio Ypsilon) ŝi fondis propran privatan pentrolernejon por sinjorinoj kaj fraŭlinoj el urbanaj familioj. Inter ŝiaj studentinoj estis ankaŭ poste fama pentristino Zdenka Braunerová kaj Marie Riegerová, nepino de la elstara historiisto František Palacký.
Ŝi rifuzis oferton pri geedziĝo de la skulptisto Václav Levý kaj ĝis fino de sia vivo ŝi restis fraŭlino. Ŝi mortis subite pro kormalsano.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]Amálie lernis pentri nur de sia patro kaj ne konis modernajn tendencojn en la pentroarto, do ŝiaj pejzaĝoj havas plejparte intiman romantikisman etoson. En ŝia prezento de la naturo evidentas senta rilato al la temo kaj kolora delikateco kaj ardo, elstaras klareco kaj pureco de la kolornuancoj kaj de ilia kombino. Plej multe ŝi inklinis al la tekniko de akvarelo.
En plenaero ŝi pentris kun siaj fratoj ne nur en la ĉirkaŭaĵo de Prago, sed ankaŭ en la montaro Krkonoše kaj en Bohemia paradizo. Ŝi realigis eksterlandajn vojaĝojn i.a. al Vieno, Dresdeno, Munkeno kaj Romo.
La plej multaj el ŝiaj verkoj (ĉirkaŭ 50) estas posedataj de la posteuloj de ŝiaj lernantoj kaj daŭre alte taksataj dum la artaŭkcioj. Pluraj el ili estas ekspoziciataj en la Nacia Galerio en Prago.
En ŝia epoko pri pentroarto povis okupiĝi plejparte nur riĉaj virinoj kaj nur hobie.
Ĝis nun ŝi imponas kaj inspiras kiel virino kuraĝa kaj admirinde memstara, kapabla kaj entreprenema, kiu samtempe pretis oferi sian propran talenton por sia familio. Danke al sia subteno ankaŭ ŝi havis sian partan meriton pri tio, ke precipe ŝia frato Josef Mánes povis sekve fariĝi unu el la plej gravaj kaj la plej originalaj reprezentantoj de la ĉeĥa romantikismo, kiu multon faris por evoluo de la ĉeĥa arto. Lia plej konata verko, admirebla ĝis nun eĉ en plenaero, estas cirkla pentroornamo de la astronomia horloĝo de Prago (online).
En la ĉeĥa kinematografio Amálie (prezentita de la aktorino Jana Štěpánková) rolis en la filmo de Josef Mach Paleta lásky (Paletro de amo, 1976) pri la familio Mánes kaj ĝuste pri ornamado de la koncerna astronomia horloĝo. En Esperanta Vikipedio la filmo menciindas ankaŭ pro tio, ke kun ĝi ligitas tri esperantistoj. La scenaro estis kreita laŭ la libro de František Kožík, kiu kun sia edzino Zdeňka Švabíková-Kožíková (kiu aktoras en la filmo) estis en la 1930-aj kaj 1940-aj jaroj membroj de la fama profesia esperantlingva radioelsendo Verda Stacio en Brno (kaj post la dua mondmilito en Prago). La kontraŭulo de Mánes en la filmo estas prezentata de Otto Sklenčka, filo de Ota Sklenčka.
Galerio
[redakti | redakti fonton]-
Pejzaĝo kun figuro (1843)
-
Vido al Hrubá skála
-
Vido ĉe Brod
-
Mortpejzaĝo kun birdeto
Literaturo
[redakti | redakti fonton](ĉeĥlingva)
- HLAVÁČEK, Luboš. Josef Mánes a umělecká rodina Mánesů. Praha: Melantrich, 1988. 394 s.
- LEUBNEROVÁ, Šárka (ed.). Umění 19. století od klasicismu k romantismu. Praha: Salmovský palác, Národní galerie v Praze, 2016. ISBN 978-80-7035-598-5.
- MASARYKOVÁ, Anna. Účast ženy ve výtvarném umění. In: Sborník Kruhu výtvarných umělkyň. Praha 1935, s. 13-20. online
- MATĚJČEK, Antonín. Mánesové : Antonín - Václav - Josef - Quido - Amálie. Praha: Pražské nakladatelství, 1949. 74 s.