Alinomitaj stacioj de la Metroo de Parizo
Alinomitaj stacioj de la Metroo de Parizo listigas la metrostaciojn de la Metroo de Parizo, kies nomoj estis ŝanĝitaj post ties malfermo.
Ĝeneralaĵoj
[redakti | redakti fonton]El la 302 stacioj[1] de la Metroo de Parizo, 50 ŝanĝis sian nomon iam ajn, kelkaj plurajn fojojn. La kialoj de ĉi tiuj ŝanĝoj estas multoblaj, kiuj iras de deziro simpligi la uzatajn nomojn al politikaj decidoj.[2]
Kvin stacioj ŝanĝis nomojn sekve al la kunfandiĝo de du antaŭaj stacioj:
- Marcadet (linio 4) kaj Poissonniers (linio 12) fariĝis en 1931 la stacio Marcadet - Poissonniers;
- Aubervilliers (linio 2) kaj Boulevard de la Villette (linio 7) fariĝis en 1942 la stacio Aubervilliers - Boulevard de la Villette (alinomita en 1946 Stalingrad);
- Montparnasse (linioj 4 kaj 12) kaj Bienvenüe (linio 6 kaj eksa linio 14, fariĝinta linio 13 en 1976) fariĝis en 1942 la stacio Montparnasse - Bienvenüe;
- Marbeuf (linio 1) kaj Rond-point des Champs-Élysées (linio 9) fariĝis en 1942 la stacio Marbeuf - Rond-point des Champs-Élysées (alinomita en 1946 Franklin D. Roosevelt);
- Martin Nadaud kaj Gambetta (linio 3) kunfandiĝis en Gambetta (linioj 3 kaj 3bis) en 1969.
En aŭgusto 1914, en la komenco de la Unua mondmilito, Strato d'Allemagne estis alinomita Avenuo Jean-Jaurès (honore al Jean Jaurès murdita la antaŭan monaton) kaj Strato de Berlin alinomita Strato de Liège (honore al la rezisto de la fuortoj de Lieĝo). La stacio Rue d'Allemagne aŭ Allemagne fariĝis Jaurès kaj Berlin fariĝis Liège.
Post la Dua mondmilito, inter 1945 kaj 1948, pluraj stacioj estis alinomitaj por honorigi la memoron pri rezistantaj batalantoj, aliancanoj aŭ bataloj:
- Aubervilliers - Boulevard de la Villette fariĝis Stalingrad (honore al la batalo ĉe Stalingrado, 1942-1943) ;
- Beaugrenelle fariĝis Charles Michels (Charles Michels, deputito pafmortigita en 1941);
- Combat fariĝis Colonel Fabien (kromnomo de Pierre Georges, rezistanto mortinta en 1944);
- Grenelle fariĝis Bir-Hakeim (batalo de Bir Hakeim, 1942);
- Lancry fariĝis Jacques Bonsergent (Jacques Bonsergent, rezistanto pafmortigita en 1940);
- Marbeuf - Rond-point des Champs-Élysées fariĝis Franklin D. Roosevelt (post la alinomado de Avenuo Franklin-D.-Roosevelt, la usona prezidento Franklin D. Roosevelt, mortinta en 1945, forviŝante la nomon Victor-Emmanuel III, reĝo de Italie);
- Marcadet - Balagny fariĝis Guy Môquet (Guy Môquet, komunista aktivulo pafmortigita en 1941);
- Petits Ménages fariĝis Corentin Celton (Corentin Celton, rezistanto pafmortigita en 1943);
- Pont de Flandres fariĝis Corentin Cariou (Corentin Cariou, municipa konsilanto pafmortigita en 1942).
Listo
[redakti | redakti fonton]Dato | Malnova nomo | Nova nomo | Linio | Notoj |
---|---|---|---|---|
15-a de oktobro 1907 | Avenue de Suffren | Rue de Sèvres | Nuna stacio Sèvres - Lecourbe | |
15-a de oktobro 1907 | Boulevard Barbès | Barbès - Rochechouart | ||
15-a de oktobro 1907 | Place Mazas | Pont d'Austerlitz | Nuna stacio Quai de la Rapée | |
15-a de oktobro 1907 | Rue Saint-Denis | Réaumur - Sébastopol | ||
1912 | Marcadet | Marcadet - Balagny | Sur linio B de Nord-Sud; Nuna stacio Guy Môquet | |
novembro 1913 | La Motte-Picquet | La Motte-Picquet - Grenelle | ||
novembro 1913 | Rue de Sèvres | Sèvres - Lecourbe | ||
15-a de novembro 1913 | Vaugirard | Saint-Placide | Alinomita por eviti ĉian konfuzon kun la stacio Vaugirard de Nord-Sud, situanta en la 15-a arondismento de Parizo | |
aŭgusto 1914 | Rue d'Allemagne Allemagne |
Jaurès | Kadre de la eksplodo de la Unua mondmilito, la nomo estis ŝanĝita al "Jaurès", honore al politikisto Jean Jaurès, murdita kelkajn tagojn pli frue. La samnoma strato Rue d'Allemagne estis alinomita laŭ la sama logiko. | |
2-a de aŭgusto 1914 | Berlin | Liège | La nomo Berlin (Berlino) estis ŝanĝita post la deklaro de milito fare de Germanio, favore al Liège, honore al la belga urbo Lieĝo kaptita kelkajn tagojn pli frue de la germana armeo. | |
1-a de junio 1916 | Pont d'Austerlitz | Quai de la Rapée | ||
27-a de majo 1920 | Alma | George V | ||
15-a de majo 1921 | Wilhem | Église d'Auteuil | La nomo Wilhem povus elvoki la germanan imperiestron Vilhelmo la 2-a, kio estis maltrankviliga en la postmilita kunteksto. | |
1923 | Sèvres - Croix-Rouge | Sèvres - Babylone | Sur linio A de Nord-Sud | |
1926 | Caumartin | Havre - Caumartin | ||
1-a de novembro 1926 | Pont Notre-Dame | Pont Notre-Dame - Pont au Change | Nuna stacio Châtelet | |
15-a de oktobro 1930 | Gare d'Orléans | Gare d'Orléans - Austerlitz | Nuna stacio Gare d'Austerlitz | |
5-a de majo 1931 | Boulevard Saint-Denis | Strasbourg - Saint-Denis | ||
5-a de majo 1931 | Reuilly | Reuilly - Diderot | ||
20-a de majo 1931 | Champs-Élysées | Champs-Élysées - Clemenceau | ||
25-a de aŭgusto 1931 | Marcadet | Marcadet - Poissonniers | Kunfandiĝo kun la stacio Poissonniers de linio 12 | |
25-a de aŭgusto 1931 | Poissonniers | Marcadet - Poissonniers | Kunfandiĝo kun la stacio Marcadet de linio 4 | |
12-a de januaro 1932 | Saint-Sébastien | Saint-Sébastien - Froissart | ||
30-a de junio 1933 | Avenue du Maine | Bienvenüe | Nuna stacio Montparnasse - Bienvenüe, alinomita omaĝe al la kreinto de la Pariza metroo Fulgence Bienvenüe. | |
15-a de aprilo 1934 | Pont Notre-Dame - Pont au Change | Châtelet | La nomo "Pont au Change" ankoraŭ aperas sur la kaheloj de la kajoj | |
1-a de marto 1937 | Saint-Mandé | Picpus | ||
1-a de marto 1937 | Commerce | Avenue Émile Zola | Alinomita profite al la nova stacio Commerce malfermita sur linio 8 | |
26-a de aprilo 1937 | Tourelle | Saint-Mandé - Tourelle | Nuna stacio Saint-Mandé | |
12-a de julio 1939 | Charenton | Dugommier | Alinomita por eviti ĉian konfuzon kun la novaj stacioj sur linio 8 tiam konstruata kaj priservontaj komunumon Charenton-le-Pont | |
6-a de oktobro 1942 | Aubervilliers | Aubervilliers - Boulevard de la Villette | Kunfandiĝo kun la stacio Boulevard de la Villette de linio 7 Nuna stacio Stalingrad | |
6-a de oktobro 1942 | Boulevard de la Villette | Aubervilliers - Boulevard de la Villette | Kunfandiĝo kun la stacio Aubervilliers de linio 2 Nuna stacio Stalingrad | |
6-a de oktobro 1942 | Bienvenüe | Montparnasse - Bienvenüe | Kunfandiĝo kun la stacio Montparnasse de linioj 4 kaj 12 | |
6-a de oktobro 1942 | Montparnasse | Montparnasse - Bienvenüe | Kunfandiĝo kun la stacio Bienvenüe de linioj 6 kaj 13 | |
6-a de oktobro 1942 | Marbeuf | Marbeuf - Rond-point des Champs-Élysées | Kunfandiĝo kun la stacio Rond-point des Champs-Élysées (linio 9) Nuna stacio Franklin D. Roosevelt | |
6-a de oktobro 1942 | Rond-point des Champs-Élysées | Marbeuf - Rond-point des Champs-Élysées | Kunfandiĝo kun la stacio Marbeuf (linio 1) Nuna stacio Franklin D. Roosevelt | |
14-a de julio 1945 | Beaugrenelle | Charles Michels | ||
19-a de aŭgusto 1945 | Combat | Colonel Fabien | ||
15-a de oktobro 1945 | Petits Ménages | Corentin Celton | ||
27-a de januaro 1946 | Marcadet - Balagny | Guy Môquet | ||
10-a de februaro 1946 | Aubervilliers - Boulevard de la Villette | Stalingrad | ||
10-a de februaro 1946 | Lancry | Jacques Bonsergent | ||
10-a de februaro 1946 | Pont de Flandres | Corentin Cariou | ||
1-a de majo 1946 | Vallier | Louise Michel | ||
11-a de majo 1946 | Torcy | Marx Dormoy | ||
30-a de oktobro 1946 | Marbeuf - Rond-point des Champs-Élysées | Franklin D. Roosevelt | ||
25-a de majo 1948 | Obligado | Argentine | ||
18-a de junio 1949 | Grenelle | Bir-Hakeim | ||
21-a de junio 1953 | Gare de l'Est | Gare de l'Est - Verdun | ||
1970 | Étoile | Charles de Gaulle - Étoile | Alinomita samtempe kun la samnoma placo | |
13-a de septembro 1970 | Bagnolet | Alexandre Dumas | Alinomita por eviti ĉian konfuzon kun la stacioj situantaj sur la plilongigo de linio 3 al la komunumo Bagnolet | |
1979 | Gare d'Orléans - Austerlitz | Gare d'Austerlitz | ||
17-a de februaro 1988 | Cluny | Cluny - La Sorbonne | ||
1989 | Louvre | Louvre - Rivoli | Enkadre de la kreado de "Granda Luvro", la ĉefa enirejo al Luvro estis translokigita al la stacio Palais Royal. Ambaŭ stacioj estis do alinomitaj por signali la novan aliron al la muzeo | |
1989 | Palais Royal | Palais Royal - Musée du Louvre | Vd supre | |
30-a de junio 1989 | Chambre des Députés | Assemblée Nationale | La nomo Chambre des Députés (Ĉambro de deputitoj) fariĝis anakronisma, la institucio alinomiĝis Nacia Asembleo kiam fondiĝis la 5-a Respubliko | |
1-a de decembro 1990 | Pont-Neuf | Pont-Neuf - La Monnaie | Nomo kompletigita, la "Hôtel de la Monnaie" (monfarejo) situante kontraŭ la stacio, trans la Sejno | |
1996 | Maisons-Alfort - École Vétérinaire | École Vétérinaire de Maisons-Alfort | ||
1997 | Grande Arche de la Défense | La Défense Grande Arche | Nuna stacio La Défense | |
25-a de majo 1998 | Saint-Denis - Basilique | Basilique de Saint-Denis | ||
1-a de septembro 1998 | Rue des Boulets - Rue de Montreuil | Rue des Boulets | Alinomita por eviti ĉian konfuzon kun la stacioj situantaj en komunumo Montreuil | |
1-a de septembro 1998 | Rue Montmartre | Grands Boulevards | Alinomita por ĉesigi la konfuzon de turistoj, kiuj pensis, ke la stacio priservas Montmartre | |
1-a de septembro 1998 | Saint-Maur | Rue Saint-Maur | Alinomita por eviti ĉian konfuzon kun la stacidomo Saint-Maur - Créteil situanta sur linio de RER A | |
16-a de julio 2002 | Saint-Mandé - Tourelle | Saint-Mandé | ||
8-a de marto 2007 | Pierre Curie | Pierre et Marie Curie | Alinomita samtempe kun la samnoma strato pro la seksa egaleco | |
14-a de junio 2008 | Gabriel Péri - Asnières - Gennevilliers | Gabriel Péri | Plilongigo de la linio al Les Courtilles |
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La nombro de 302 stacioj ne inkluzivas la fikcian stacion Funiculaire de Montmartre. Tiu ĉi fakte estas konsiderata kiel metrostacio (kaj du haltejoj) fare de RATP kaj statistike ligita kun linio 2, kio klarigas kial RATP anoncas 303 staciojn kaj ne 302 en 2013.
- ↑ Maunier, Joséphine. Pourquoi les stations de métro changent (parfois) de nom ? (france). Ouest-France (9 julio 2020).
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Metroo de Parizo
- Listo de metrostacioj de Parizo
- Fantomaj stacioj de la metroo de Parizo
- Kronologio de la Metroo de Parizo
- Kronologiaj mapoj de la Metroo de Parizo
Fonto
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Liste des stations du métro parisien ayant changé de nom en la franca Vikipedio.
|