Saltu al enhavo

Aconitum napellus

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Akonito blua, kaskofloro blua

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Apialoj Apiales
Familio: Ranunkolacoj Ranunculaceae
Genro: Akonito Aconitum
Specio: A. napellus
Aconitum napellus
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La blua akonito (Aconitum napellus) aŭ blua kaskofloro estas plantospecio de la genro Akonito (Aconitum) en la familio de la Ranunkolacoj (Ranunculaceae). Plia esperanto-nomo estas laŭ la scienca nomo napela akonito.

La blua kaskofloro estas tradicia ornama kaj medicina planto. Ĉiuj partoj estas forte venenaj. Jam du gramoj de la radiko estas mortiga.[1]

Akonito, habito kaj floraroj. Fotita ĉe Sellajoch, Dolomitoj
Aconitum napellus, fruktoj kaj semoj

Historia uzado

[redakti | redakti fonton]

Blua akonito estis ofte uzata veneno por murdi aŭ por venenigi sagopintojn.[2]

Utiligado kiel ornamplanto

[redakti | redakti fonton]

Venenigaj simptomoj

[redakti | redakti fonton]

Uzado kiel medicina planto

[redakti | redakti fonton]

La planto donas medicinan efikon en du formoj:

  • Tubera Radix AconitiAconiti tuber, aŭ bulbidoj: La bulboj estas malhelgrize brunaj ĝis nigre brunaj, la surfaco estas malfajna kaj ilia grandeco estas 5 ĝis 10 cm longa kaj pli ol 2 cm dika. Ĝia gusto estas dolĉeca, poste gratiga kaj poste vomige akra.
  • Herba Aconiti aŭ akonita herbo. La drogo estas nur stokebla dum unu jaro.

La ĉefaj efikantoj estas:

Pliaj efikantoj estas:

Terapeŭta apliko

[redakti | redakti fonton]
Blua akonito: unuopa floro.

Resumo el la monografio de komisio pri Fitoterapio[3]:

Riskoj de Aconitum napellus: pro la malalta terapeŭta indekso, do la malgranda diferenco inter la dezirata terapeŭta kaj la maldezirata veneniga efiko, vivdanĝeraj riskoj ne eviteblas, nome: parestezioj, vomado, vertigo, muskolaj kramfoj, hipotermio, bradikardio, perturbo de la kora ritmo kaj centra spirlamigado. Pro tiaj efikoj hodiaŭ la planto ne plu estas uzata en medicino.[4]

Nur en la homeopatio la planto estas ankoraŭ uzata terapeŭte kontraŭ inflamoj kaj nervaj malsanoj.[5]

En la tradicia ĉina medicino oni faras el diversaj akonito-specioj, precipe el Aconitum carmichaelii, preparaĵojn kontraŭ malvarmumo, reŭmatismo, nervaj doloroj, edemoj kaj disenterio.[6]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Andreas Alberts, Peter Mullen. Psychoaktive Pflanzen, Pilze und Tiere: Bestimmung, Wirkung, Verwendung [1] date=2015-02-05
  2. En mezepoko la sorĉistinoj per blua akonito kaj aliaj severe venenaj plantoj produktis halucinogenan ungventon ("sorĉistina ungvento").
  3. "Komisiono E" estis la ekspertorondo, kiu raportis al la germana san-ministerio
  4. Negativ-Monographie der Kommission E Digitalisat
  5. Monografio de Komisiono D de Digitalisat
  6. George Arthur Stuart. Chinese Materia Medica. Vegetable Kindom. Shanghai 1911. Digitalisat