Abel Burja
Abel Burja | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de aŭgusto 1752 en Berlino |
Morto | 16-an de februaro 1816 (63-jaraĝa) en Berlino |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio |
Okupo | |
Okupo | matematikisto |
Abel BURJA (naskiĝis en Berlino 1752, mortis en 1816) estis germana protestanta pastro, filo de ekzilita franca familio. Intelekte tre aktiva, li kreis pasilalion, optikan telegrafon kaj estis unu el kreantoj de metronomo (1790). Pro lia verko pri telegrafado, oni konsideras lin unu el kreantoj de binara kodo.
Li estis "dua klasa muzikregistoro" kaj instruisto pri matematiko en la franclingva lernejo en Berlino. En 1777 iĝis privatinstruisto de nobela rusa familio kaj revenante al Berlino en 1875 verkis Observations d’un voyageur sur la Russie, la Finlande, la Livonie, la Curlande et la Prusse kiu estas la unua priskribo de Estonoj en la franca.
Li ankaŭ estis geometro kaj amiko de Giacomo Casanova, kaj, kiel ano de Reĝa Prusa Akademio de Sciencoj, prezentis matematikan verkon de Casanova en Berlino.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Observations d’un voyageur sur la Russie, la Finlande, la Livonie, la Curlande et la Prusse. Jean-Edme Dufour & Ph. Roŭ. Maastricht, 1787.