9-a de majo
Aspekto
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
majo 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
majo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||
6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 |
13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 |
20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 |
27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 9-a de majo estas la 129-a tago de la jaro (la 130-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 236 tagoj restas.
Je la 9-a de majo okazis interalie:
Eventoj
[redakti | redakti fonton]- 328: Atanazio iĝis patriarko de Aleksandrio
- 1087: Post forigo el Romo, fare de normandoj, de kontraŭpapo Klemento la 3-a oni entronigis papon Viktoro la 3-a
- 1087: Relikvoj de Sankta Nikolao estis transportitaj al itala urbo Bari
- 1092: Anglio: konsekro de la Katedralo Lincoln, kiu dum 238 jaroj estis la plej alta konstruaĵo en la mondo
- 1323: Pollando: Namysłów iĝis ĉeĥa feŭdo
- 1346: Papo Klemento la 6-a permesis al Karolo la 4-a establi en Prago Emaus-monaĥejon, kie la malnovslava lingvo povas esti uzata en liturgio
- 1469: Subskribo de la traktato de Saint-Omer fare de Karlo la Brava, (Duklando Burgonjo) kaj Sigismondo de Aŭstrio (Arkiduklando Aŭstrio)
- 1502: Kristoforo Kolumbo forlasante Hispanion komencis kvaran kaj lastan vojaĝon al la Nova Mondo
- 1560: Turka-kristana marbatalo de Ĝerbao komenciĝis
- 1794: Insurekcio de Kościuszko: oni plenumis verdikton de mortpuno per pendumo de la gvidantoj de magnata komploto de la vilaĝo Targovica (nun Торговиця, Torĥovicja, Kirovograda provinco) - kastelestro, episkopo kaj 2 funkciuloj de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj
- 1831: Novembra ribelo kontraŭ la Rusia Imperio: venko de poloj en batalo de Firlej (proksime al Lubartów), tamen la unujara ribelo fine sensukcesis
- 1834: Blazono de Kolombio oficialiĝis
- 1846: Meksik-usona milito: meksika armeo finis sensukcesan sieĝon de la Fortikaĵo Texas, apud Brownsville
- 1849: Revolucio en Germanio: Dresdena Majribelo finiĝis
- 1863: En Соловіївка (Solovijvka, Ĵitomira provinco) polaj ribelantoj agitis por partopreno en la Januara ribelo kontraŭ la Rusia Imperio — lokaj kamparanoj murdis 12 kaj la ceterajn transdonis al la rusaj regantoj, nur 2 sukcesis eskapi — pro tiaj eventoj la ribelo ne atingis Ukrainion
- 1864: Taktika venko de dana ŝiparo super la prusa en batalo de Helgoland
- 1869: Germana Asocio pri montogrimpado Deutscher Alpenverein fondiĝis en Munkeno
- 1873: Komenco de Granda Depresio, tutmonda ekonomia krizo de la malfrua deknaŭa jarcento
- 1877: Rumanio sendependiĝis (de Otomana Imperio)
- 1893: Thomas Alva Edison unuan fojon montris kinetoskopon
- 1901: En Melburno inaŭguris sian agadon la Parlamento de Aŭstralio
- Unua mondmilito
- 1915: Dum la batalo de Arras kunpafis polaj soldatoj de la Fremdula Legio, samkiel sur ambaŭ flankoj kunagis kaj kunmortis alilandanoj; britaj fortoj lanĉis ofensivon de Aubers Ridge (apud Armentières), parto de pli granda dua batalo de Artezo de la fronto
- 1917: Sensukcese finiĝis franca-brita Nivelle-ofensivo; Portempa Registaro de Rusio anoncis tutan eliminon de la cenzuro de presaĵoj
- 1920: Parado de la pola armeo de Edward Rydz-Śmigły en la ĉefaleo de Kievo
- 1920: Taĉmentoj de ribelanoj komandataj de Álvaro Obregón eniris Meksik-urbon
- 1927: Parlamento de Aŭstralio kunvenis unuan fojon en ĵus translokigita ĉefurbo Kanbero
- 1929: Hispanio: inaŭguro de la Iberamerika Ekspozicio de Sevilo
- 1929: Komisiono de la Centra Komitato de Komunista Partio de Sovetunio komencis studi kiel prilabori novan nacian politikon en Belorusa Soveta Socialisma Respubliko
- 1936: Striko en Tesaloniko kulminis per interveno de polico kaj armeo - raporto pri 10 mortintoj. Greka poeto Giannis Ritsos verkis la Epitafon pri tiu ĉi tago
- 1936: Italio aneksis Etiopion, kvar tagojn post konkero de ĝia ĉefurbo Adis-Abebo - Benito Mussolini proklamis naskiĝon de la Imperio
- 1939: Batalo de Nanĉano finiĝis per malvenko de ĉinoj kontraŭ japanoj
- Dua mondmilito
- 1940: En okupita Pollando, H. Himmler ordonis pri "regermanigo" de pola loĝantaro kun nordiaj ecoj - parto de ili estis direktota de Ĝenerala Gubernio al laboro en Tria Regno; Adolf Hitler fiksis tempon de la atako al Okcidenta Eŭropo, la 10-an de majo matene
- 1941: Frumatene okazis alianca aerbombado de Poznano rezulte de kiu ĉirkaŭ 30 personoj pereis; britoj transprenis germanan submarŝipon U-110 kun ĉifrilo Enigma; en minhava areo de Nord kaj Pas-de-Calais finiĝis strikoj, komencitaj la 2-an de majo; en koncentrejo Dachau mortis pastro Stefan Grelewski, fondinto de la revuo "Prawda Katolicka" (Katolika Vero)
- 1942: Orienta Fronto: en la suda parto Ruĝa Armeo komencis ataki
- 1943: Ribelo de la varsovia geto: nazioj en la geto konkeris 42 bunkrojn kaptante 1037 judojn, el kiuj 319 ili mortigis; Hispanio: Francisco Franco alvokis al batalantaj en Okcidenta Eŭropo flankoj paciĝi kaj daŭrigi batalon kontraŭ Sovetunio
- 1944: Volinia masakro: nokte post la tago ukrainaj ribelantoj masakris loĝantaron de pola vilaĝo Derĵov (Lviva provinco) - pereis pli ol 100 personoj kune kun katolikaj monaĥinoj kaj infanoj; Ruĝa Armeo liberigis Sevastopolon
- 1945: Generalo A. Löhr en Šoštanj subskribis senkondiĉan kapitulacon de germanaj trupoj en Slovenio, dum la jugoslavia armeo eniris al Ljubljano; Hermann Göring estis kaptita de la usona terarmeo; en okcidenta prusa Silezio la Ruĝa Armeo konkeris multajn urbojn; taĉmentoj de la Ruĝa Armeo eniris terenon de la koncentrejo Stutthof apud Dancigo; ruĝarmeanoj eniris al Prago; en Moravio ruĝarmeanoj konkeris Šumperk kaj regionon, kaj en meza Bohemio Benesov kaj ĉirkaŭaĵon; en Aŭstrio ruĝarmeanoj okupis Amstetten kaj Graz; soveta okupado de la dana insulo Bornholm komenciĝis pere de trupoj de la 2-a Belorusa Fronto — daŭranta ĝis la 5-a de aprilo 1946; liberigo de Manikinsuloj — germana garnizono en Aldernejo subiĝis la 16-an de majo; Supera SS-Komandanto, membro de Sudetgermana partio, militkrimulo K. Frank forlasis Pragon kun la familio kaj kunlaborantoj direkte okcidenten al usona mallibero ĉe generalo George S. Patton; polaj regopovoj establis la Nacian Feston de Venko kaj Libero
- 1946: En Leningrado remalfermiĝis la Rusa Muzeo
- 1946: Italio: reĝo Victor Emmanuel la 3-a abdikis – Umberto la 2-a sekvis.
- 1949: Rainier la 3-a iĝis princo de Monako
- 1950: Hispana aŭtomobilmarko SEAT fondiĝis
- 1950: Libro pri dianetiko estis publikigita en Usono, kies doktrino kondukis al formado de scientologia movado
- 1950: Robert Schuman, surbaze de ideo de Jean Monnet, prezentis planon de Eŭropa Komunumo pri Karbo kaj Ŝtalo - nomata poste Deklaro de Schuman
- 1951: Pacifiko: en la atolo Eniwetok Usono faris unuan teston de nuklea bombo
- 1955: Stalinismo: prezidento de Ĉeĥoslovakio Antonín Zápotocký anoncis amnestion por post-februaraj elmigrintoj
- 1955: Federacia Respubliko Germanio aniĝis al NATO
- 1955: En Moskvo oni malfermis Parkon de Venko dediĉitan al Granda patriota milito
- 1956: Himalajo: unua grimpo al la monto Manaslu
- 1958: Loĝantoj de San-Francisko kiel la unuaj spektis premieron de la nova filmo de Alfred Hitchcock - Vertigo
- 1962: Unua flugo de la helikoptero S-64 de Igor Sikorski al Usono
- 1965: Post dekdujara foresto de la scenejo, Vladimir Horowitz publike prezentiĝis kun unuafoja piano-koncerto en Carnegie Hall
- 1966: Pola Televido komencis televidan primilitan serion Kvar tankistoj kaj hundo
- 1968: Oni voĉdonis novan konstitucion de Germana Demokratia Respubliko
- 1970: Vjetnama milito: en Vaŝingtono antaŭ la Blanka Domo 75 000 - 100 000 homoj pace protestas kontraŭ la milito
- 1974: Metroo en Prago ekfunkciis
- 1974: Usono: Skandalo Watergate komencis esti klarigata
- 1977: Pollando: Interven-Buroo de la Komitato de Socia Memdefendo ĉe KOR fondiĝis - ĝi dokumentis kelkcent kazojn de eksterleĝa agado de la regopovaj funkciuloj de Pola Popola Respubliko
- 1978: Terorista organizo Ruĝaj Brigadoj mortigis italan ĉefministron Aldo Moro, gvidanton de la Itala kristan-demokrata partio
- 1981: En Kievo (Ukraina SSR, Sovetunio) malfermiĝis Muzeo de la Granda patriota milito — en 2015 kadre de senkomunismigo transformita je la Nacia muzeo pri la historio de Ukrainio dum la Dua mondmilito
- 1985: Vatikana Kongregacio por la doktrino de la kredo, gvidata de kardinalo Joseph Ratzinger, trudis al brazila franciskano Leonardo Boff, unu el reprezentantoj de la teologio de liberigo, punon de jara malpermeso sacerdoti, publikigi kaj publike prelegi
- 1987: Pollando: 183 personoj pereis en katastrofo de pola aviadilo Ijuŝin-62M „Tadeusz Kościuszko” en arbaro apud Varsovio dum provo de akcidenta alteriĝo — pola komisiono pruvis konstrukcian eraron, sed sovetianoj pridubigis tion indikante eraron de la piloto
- 1987: La 32-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Bruselo
- 1992: La 37-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Malmö
- 1997: Premiero de la franc-usona filmo La kvina elemento
- 1998: La 43-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Birmingham
- 2003: Oni lanĉis la japanan kosmosondilon Hajabusa, kiu en 2005 grundiĝis sur asteroido Itokaŭa
- 2004: Prezidento de Ĉeĉenio Aĥmed Kadirov pereis en bomba atenco en Grozno dum celebrado de la Venkotago — 6 personoj mortis, 50 estis vunditaj
- 2007: José Ramos-Horta gajnis prezidentan balotadon en Orienta Timoro
- 2009: Jacob Zuma iĝis prezidento de Sud-Afriko
- 2015: 4 personoj pereis kaj 2 vundiĝis en Sevilo pro akcidento de Airbus 400M
- 2016: Werner Faymann cedis sian postenon de federacia kanceliero de Aŭstrio
- 2017: Mun Ĝe-In gajnis prezidentan voĉdonadon en Sudkoreio
- 2020: Edukado: en Varsovio okazis Virtuala Scienca Pikniko kun pli ol 70 video-filmoj kaj aktualaj komentarioj
- 2021: Lanĉo de la Konferenco pri la estonteco de Eŭropo
- 2022: En la Katin-Muzeo en Varsovio la pola prezidanto Andrzej Duda dum renkonto kun reprezentantoj de la Federacio de Katinaj Familioj anoncis strebon al klarigo de la soveta krimo de Katin antaŭ internaciaj tribunaloj, ĉar la viktimoj kaj iliaj familioj ne spertis justecon, kaj la genocido ne fortempiĝas
- 2023: Invado de Rusio en Ukrainion: Parlamento de Francio rezoluciis pri agnosko de Grupo Wagner kiel terorisma organizaĵo
Naskiĝoj
[redakti | redakti fonton]- 1147: Minamoto no Yoritomo, japana ŝoguno (m. 1199)
- 1595: Johano Frederiko la 2-a (Saksio), duko
- 1674: François Roux, germana romanistikisto, gramatikulo, leksikografo kaj pedagogo (m. 1750)
- 1740: Giovanni Paisiello, itala komponisto de klasika epoko, reprezentanto de Napola Skolo (m. 1816)
- 1746: Gaspard Monge, franca matematikisto, fizikisto kaj kemiisto kontribuinta al geometrio kaj starigo de la metra sistemo (m. 1818)
- 1763: János Batsányi, hungara poeto, enestanta en Hungara Antologio (m. 1845)
- 1772: Jan Wrona, pola luterana pastoro, tradukisto de lernolibroj en Reĝlando Prusio (m. 1814)
- 1776: Jozefo Antono Johano de Habsburgo-Loreno, hungara palatino, kampa marŝalo de aŭstria-hungara armeo (m. 1847)
- 1781: Friedrich Adolph August Struve, germana kuracisto (m. 1840)
- 1796: Joseph Meyer, germana eldonisto de enciklopedio kaj fervoja pioniro (m. 1856)
- 1800: John Brown, usona aboliciisto, memorigita de Victor Hugo kaj Cyprian Kamil Norwid, ekzekutita (m. 1859)
- 1825: Peregrin Obdržálek, ĉeĥa katolika pastro, satiristo, humuristo (m. 1891)
- 1849: Witold Ceraski, pola, rusa astronomo, pioniro de astrofotometrio en Rusio (m. 1925)
- 1853: Rudolph Witzgall, germana teksisto kaj gimnastikadasocia funkciulo (m. 1913)
- 1860: James Matthew Barrie, skota verkisto, kreinto de fikciulo Peter Pan (m. 1932)
- 1864: Richard Schumann, germana filologo, inĝeniero kaj esperantisto, honora membro de Hungara Scienca Akademio (m. nekonata)
- 1869: Ernst Liebermann, germana pentristo kaj ilustristo (m. 1960)
- 1872: Győri Illés István, hungara verkisto, ĵurnalisto (m. 1970)
- 1874: Howard Carter, brita arkeologo kaj egiptologo, malkovrinto de la tombo de faraono Tutanĥamono (m. 1939)
- 1877: Josef Jindřich Šechtl, ĉeĥa fotisto okupiĝanta pri fotoĵurnalismo kaj portreta fotografio (m. 1954)
- 1883: José Ortega y Gasset, hispana filozofo, ĵurnalisto kaj eseisto, kontraŭulo de faŝismo (m. 1955)
- 1891: Pál Székely, hungara inĝeniero pri minado (m. 1974)
- 1892: Zita de Bourbon-Parma, lasta imperiestrino de Aŭstrio (m. 1989)
- 1892: Hans Domizlaff, germana dezajnisto kaj reklamo-pioniro (m. 1971)
- 1895: Lucian Blaga, rumana filozofo, verkisto, dramaturgo, sciencisto, ĵurnalisto, tradukisto kaj diplomato, kies poemoj estis tradukataj al Esperanto (m. 1961)
- 1905: Ágoston Erg, rumania hungara poeto kaj publicisto (m. 1939)
- 1909: Lajos Gáll, rumania hungara longdistanca kuristo (m. 1944)
- 1910: Emilija Lapenna, kroata esperantistino, kunfondintino de Akademia Esperanto-Klubo en Zagrebo, honora membro de UEA, edzino de Ivo Lapenna (m. 1994)
- 1912: Géza Ottlik, hungara verkisto kaj tradukisto, teoriulo pri briĝo (m. 1990)
- 1914: Peter Wehle, aŭstra juristo kaj kabaredisto (m. 1986)
- 1916: Zoltán Szőkefalvi-Nagy, hungara kemihistoriisto (m. 1980)
- 1917: József Spielmann, rumania hungara medicinhistoriisto (m. 1986)
- 1920: Celia Sánchez, kuba politikistino, partoprenanta en la Kuba Revolucio, amikino de Fidel Castro (m. 1980)
- 1921: Sophie Scholl, germana studentino, kunfondintino de kontraŭnazia rezistadgrupo Blanka rozo (m. 1943)
- 1924: Bulat Okuĝava, soveta bardo kaj verkisto, laŭreato de la rusa premio Booker, rete legebla en Esperanto (m. 1997)
- 1927: Willy Nüesch, svisa pastoro kaj Esperanto-tradukisto el la germanlingva literaturo, konata kiel tradukisto kaj eldonisto de ĉefaj antropozofiaj verkoj de Rudolf Steiner, kiel esperantigita La filozofio de libereco, honora membro de Svisa Esperanto-Societo (m. 2018)
- 1928: Peter Merseburger, germana ĵurnalisto (m. 2022)
- 1929: Zoltán Haragos, rumania hungara fotisto kaj fotoraportisto de "Új Élet" kaj "Transilvania Observanto"
- 1930: Dónát Bíró, rumania hungara etnografo, lokhistoriisto (m. 2010)
- 1930: André Cherpillod, franca mezlerneja instruisto, etimologo, terminologo, gramatikisto, esperantologo kaj interlingvisto, kunlaborinto i.a. de "Franca Esperantisto", "La Gazeto", "La Kancerkliniko", "Monato" kaj esperantlingva aŭtoro, membro de la Akademio de Esperanto, honora membro de UEA
- 1933: Stefánia Horváth, rumania hungara ĵurnalistino, redaktorino
- 1935: Vilmos Csányi, hungara biokemiisto, etologo, profesoro
- 1935: Bulcsu Bertha, hungara verkisto kaj ĵurnalisto (m. 1997)
- 1936: Glenda Jackson, angla aktorino (m. 2023)
- 1936: Ernest Shonekan, provizora prezidento de Niĝerio en 1993 (m. 2022)
- 1937: Rafael Moneo, hispana arkitekturisto, konstruisto de Aŭditorio Kursaal aŭ Muzeo Thyssen-Bornemisza
- 1938: Charles Simic, usona poeto, eseisto kaj tradukisto (m. 2023)
- 1939: Pádraig Flynn, irlanda politikisto, membro de Eŭropa Komisiono
- 1943: Zsuzsa Roșca Bonczos, rumania hungara psikologino
- 1949: Billy Joel, usona pianisto, kantisto kaj komponisto
- 1952: Christian Darbellay, svisa-germana inĝeniero, de 1981 ĝis 1996 sekretario de ISEA, libro Kiu estas kiu en scienco kaj tekniko (1981), iniciatinto de Hansaj Esperanto-Tagoj (1996-2000) kaj organizinto de sep Germanaj Esperanto-Kongresoj (en 1994 kaj de 2002 ĝis 2008) (m. 2024)
- 1953: Heinrich J. Dingeldein, germana germanisto kaj leksikografo
- 1954: Géza Nagy, hungara pentristo, filo de Béla Abodi Nagy
- 1959: János Áder, prezidento de Hungario, juristo
- 1973: Tegla Loroupe, kenja sportistino, longdistanca kurantino vivanta en Germanio, monda ĉampiono de duonmaratonoj kaj maratonoj
- 1977: András László Kósa, hungara sociologo, direktoro de Hungara Kultura Instituto en Bukareŝto
- 1986: Ágota Antal, rumania hungara tekstilartistino, fasonistino
- 1990: Jonny M, germana rege-kantisto, kies esperantlingvajn kantojn eldonas disvendejo de Esperanto-muziko Vinilkosmo
Mortoj
[redakti | redakti fonton]- 729: Osric, reĝo de Northumbria, Anglio (n. nekonata)
- 1488: Frederiko la 1-a, duko el la pola dinastio Piastoj, la lasta vira reprezentanto de la branĉo Legnica-Brzeg (n. 1446)
- 1519: Jodocus Trutfetter, germana teologo, skolastikisto (n. ĉirkaŭ 1460)
- 1525: Gregor Reisch, germana humanisto, verkisto, enciklopediisto, kartuziano (n. 1470)
- 1688: Frederiko Vilhelmo, princo-elektisto de Brandenburgio el dinastio Hohencolernoj (n. 1620)
- 1707: Dietrich Buxtehude, germana komponisto kaj orgenisto de baroko (n. 1637)
- 1760: Nikolaus Ludwig von Zinzendorf, germana religia reformisto, gvidanto de pietismo (n. 1700)
- 1805: Friedrich Schiller, germana poeto, dramaturgo, filozofo, estetikisto kaj historiisto, aŭtoro de la poemo Odo al Ĝojo, kies dramon La Rabistoj esperantigis L.L. Zamenhof (n. 1759)
- 1850: Louis Joseph Gay-Lussac, franca kemiisto kontribuinta al teorio pri ideala gaso, malkovrinto de boro (n. 1778)
- 1872: Viktorin Hallmayr, aŭstra kapelestro armea, komponisto (n. 1831)
- 1880: George Brown, kanada politikisto, unu el la Patroj de la Konfederacio (n. 1818)
- 1901: Lizzie van Zyl, bura viktimo de brita koncentrejo (n. 1894)
- 1901: Louis Preller, germana pentristo (n. 1822)
- 1903: Paul Gauguin, franca pentristo post-impresionisma vivanta en Tahitio (n. 1848)
- 1913: Antal Beke, hungara historiisto, kanoniko, gvidanto de Librejo Batthyaneum (n. 1838)
- 1915: Jaroslav Věšín, ĉeĥa pentristo laboranta en Bulgario, prezentanta batalajn scenojn de la Unua Balkana Milito (n. 1860)
- 1921: Jenő Gyulai, hungara scenaristo, filmreĝisoro (n. 1897)
- 1921: Ludwig Pfeiffer, germana kuracisto, prahistoriisto kaj numismatikisto (n. 1842)
- 1922: Móric Miklós Pásztory, hungara ĝardenisto, filmreĝisoro (n. 1875)
- 1931: Albert Abraham Michelson, usona Nobelpremiita fizikisto difininta lumrapidon (n. 1852)
- 1937: Walter Mittelholzer, svisa pioniro de aviado, fotisto, vojaĝisto kaj verkisto (n. 1894)
- 1938: Terka Lux, hungara verkistino publikiginta en "Peŝta Gazeto" (n. 1873)
- 1945: Miklós Czinczár, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro, verkisto, poeto (n. 1893)
- 1957: Heinrich Campendonk, germana-nederlanda pentristo kaj grafikisto (n. 1889)
- 1965: Leopold Figl, kanceliero de Aŭstrio, prezidanto de Aŭstria Popola Partio (n. 1902)
- 1975: Andor Ajtay, hungara aktoro kaj reĝisoro (n. 1903)
- 1976: Ulrike Meinhof, germana ĵurnalistino kaj teroristino, kungvidantino de la Frakcio Ruĝa Armeo (n. 1934)
- 1985: Kenneth G. Linton, aŭstralia esperantisto, administranto de firmao, prezidanto de Aŭstralia Esperanto-Asocio, enestanta en la novelaro Trezoro (n. 1906)
- 1986: Tenzing Norgay, nepala ŝerpo, partoprenanto de ekspedicioj al Everesto (n. 1914)
- 1986: Richard Scheringer, germana soldato kaj politikisto (n. 1904)
- 1988: Gusztáv Hermann, hungara lokhistoriisto (n. 1928)
- 1998: Sándor Apácai Bölöni, rumania hungara instruisto, folkloristo (n. 1931)
- 2000: Andrzej Szczypiorski, pola verkisto pri pola-germana kaj pola-juda problemaro, malliberulo de koncentrejo Sachsenhausen (n. 1924)
- 2004: Aĥmed Kadirov, prezidento de Ĉeĉenio (Rusio), murdita (n. 1951)
- 2006: Jerzy Ficowski, pola poeto, eseisto kaj tradukisto, soldato de Pola Enlanda Armeo, spertulo pri Bruno Schulz kaj Federico García Lorca, ciganologo kunlaboranta kun cigana poetino Papuŝa (n. 1924)
- 2011: János Bögözi Kádár, rumania hungara poeto, verkisto (n. 1939)
- 2013: Krzysztof Dunin-Wąsowicz, pola historiisto, kunlaboranto de la Konsilantaro por Helpo al Judoj, justulo inter la popoloj (n. 1923)
- 2015: Sándor Lámfalussy, hungara-belga ekonomikisto (n. 1929)
- 2015: Péter Dukász, rumania hungara aktoro, reĝisoro (n. 1954)
- 2018: Per Kirkeby, dana geologo kaj ĉefreprezentanto de la nuntempa arto en Danio (n. 1938)
- 2020: Little Richard, afrikusona kantisto kaj pianisto, kunkreinto de rokenrolo, enestanta en Fam-Salono kaj Muzeo de Rokenrolo (n. 1932)
- 2024: Ivan Ivanji, serba verkisto kaj diplomato
Specialaj tagoj kaj festoj
[redakti | redakti fonton]- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Tago de Sankta Beato, apostolo de Svisio, kies tombo troviĝas en la Sankt-Beato-Kavernoj en Beatenberg, Svisio
- Mariavitismo: Gregorio de Nazianco
- Venkotago, festata en Rusio kaj kelkaj post-sovetiaj landoj memore al la venko de Aliancanoj super la Nazia Germanio en 1945; en Rusio oficiala ripoztago.
- Rumanio: Tago de Sendependeco
- Tago de Eŭropo, datreveno de la Deklaro de Schuman el 1950
- Orgasma festotago, oficiale aranĝata en la brazila urbo Esperantina (tamen eble nur dufoje, en 2001 kaj 2002, kio ne sufiĉas por nomi tion tradicio)
Tagoj de semajno
[redakti | redakti fonton]La 9-a de majo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Lundo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Mardo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Merkredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Vendredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Sabato en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099.