2883 Barabashov
2883 Barabashov | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 2883 Barabashov |
Aliaj nomoj | 1978 RG6; 1940 LJ; 1950 JW; 1950 LL; 1975 WA2; 1980 DU4; 1981 QV1; 1983 AV2 |
Nomita laŭ | Nikolai Barabashov vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Nikolaj Ĉerniĥ |
Dato de malkovro | 13-a de septembro 1978 |
Loko de malkovro | Nauĉno (Krimeo) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
336,114 Gm (2,247 AU) 308,724 Gm (2,064 AU) 363,504 Gm (2,430 AU) |
Discentreco | 0,08149 |
Meza anomaliangulo | 133,699° Epoko: 21-a de januaro 2022 |
Klinangulo | 1,407° |
Periodo | 1230,101 tagoj (3,368 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 19,88 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
48,485° |
Argum. de periapsido | 151,590° |
Terdistanco - Minimuma |
158,803 Gm (1,0615 AU) |
Naturaj satelitoj | 1 |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | Kombinata: 4,91 ± 0,05 km Ĉefa korpo: 4,76 ± 0,06 km |
Rotacia periodo | 0,1118 tago (2,6839 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,351 ± 0,068 |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 13,30 |
2883 Barabashov estas tre malgranda sed treege hela duopa asteroido de la asteroida zono.
Malkovro
[redakti | redakti fonton]Ĝi estis malkovrita la 13-an de septembro 1978 de la rusa astronomo Nikolaj Stepanoviĉ Ĉerniĥ elde la Krimea astrofizika observatorio de Nauĉno en Krimeo (tiam en Sovetunio, nun de facto en Rusio).
Nomo
[redakti | redakti fonton]Ĝia nomo honoras la rusan sovetan astronomon Nikolaj Pavloviĉ Barabaŝov (cirile Николай Павлович Барабашов, 1894–1971), Heroo de Socialisma Laboro.
Orbito
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas proksima de la orbita resonanco 5:9 kun Marso.
Satelito
[redakti | redakti fonton]Ĝia satelito estis malkovrita la 17-an de decembro 2019 de R. Durkee, P. Pravec, H. Kucakova kaj K. Hornoch, uzinte observojn de lumaj kurboj elde diversaj observatorioj, anoncita la 5-an de februaro 2020.
Tiu satelito havas diametron de 1,19 ± 0,1 km, orbitan duonan grandakson de ĉirkaŭ 16 km kaj orbitan periodon de 43,12 ± 0,01 horoj (1,7967 ± 0,0004 tago), ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- angle (2883) Barabashov; paĝo de Wm. Robert Johnston
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (2001 - 3000) | Poste: |
---|---|---|
2882 Tedesco | 2883 Barabashov | 2884 Reddish |