27590 Koarimatsu
Aspekto
27590 Koarimatsu | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 27590 Koarimatsu |
Aliaj nomoj | 2000 YO132 |
Nomita laŭ | Ko Arimatsu vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | LONEOS |
Dato de malkovro | 30-a de decembro 2000 |
Loko de malkovro | Flagstaff, Usono |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
476,947 Gm (3,188 AU) 421,786 Gm (2,819 AU) 532,108 Gm (3,557 AU) |
Discentreco | 0,116 |
Meza anomaliangulo | 192,513° Epoko 1-a de julio 2021 |
Klinangulo | 23,305° |
Periodo | 2079,293 tagoj (5,693 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
173,787° |
Argum. de periapsido | 5,555° |
Terdistanco - Minimuma |
273,068 Gm (1,825 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 12,891 ± 1,747 km |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,056 ± 0,017 |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 13,54 |
27590 Koarimatsu estas malgranda, malhela asteroido de la ĉefa asteroida zono en orbita resonanco 1:3 kun Marso.
Malkovro
[redakti | redakti fonton]Ĝi estis malkovrita la 30-an de decembro 2000 en la kadro de la astronomia kampanjo Lowell Observatory Near-Earth-Object Search (LONEOS) elde la Stacio Anderson Mesa de la Observatorio Lowell, sudoriente de Flagstaff (Arizono, Usono).
Nomo
[redakti | redakti fonton]Ĝi estis nomita en honoro de la japana astronomo Ko Arimatsu (有松 亘, Arimatsu Ko)[1] de la Universitato de Kioto. Li malkovris objekton de kilometra grando en la Kujper-zono per stela kaŝado,[2] uzante malmultekostajn malgrandajn teleskopojn nomitaj "Organizataj Aŭtoteleskopoj por Superrigardo de Eventoj Serendipaj", aŭ OASES.[3]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Arimatsu Ko, adjunkta profesoro, el la paĝaro de la Centro Hakubi de la Universitato de Kioto (japane)
- ↑ Malgrandega objekto trovita en la Kujper-zono, de Alain Labelle el radio Canada; 30-a de januaro 2019 (france)
- ↑ Organized Autotelescopes for Serendipitous Event Survey (OASES), de Ko Arimatsu, aŭgusto 2017, el "Publikaĵoj de la Astronomia Societo de Japanio" (angle)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (27001 – 28000) | Poste: |
---|---|---|
27589 Paigegentry | 27590 Koarimatsu | 27591 Rugilmartin |