26471 Tracybecker
26471 Tracybecker | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 26471 Tracybecker |
Aliaj nomoj | 2000 AS152; 1951 YZ1 |
Nomita laŭ | Tracy M. Becker vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | LINEAR |
Dato de malkovro | 8-a de januaro 2000 |
Loko de malkovro | Socorro (Usono) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | Marsrenkonta asteroido vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
286,974 Gm (1,918 AU) 242,752 Gm (1,623 AU) 331,197 Gm (2,214 AU) |
Discentreco | 0,1541 |
Meza anomaliangulo | 223,083° Epoko : 31-a de julio 2016 |
Klinangulo | 19,689° |
Periodo | 970,455 tagoj (2,657 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
268,735° |
Argum. de periapsido | 58,863° |
Terdistanco - Minimuma |
100,211 Gm (0,6699 AU) |
Naturaj satelitoj | 1 |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 5,69 ± 0,414 km (ĉefa korpo) |
Rotacia periodo | 0,112 tago (2,687 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,304 ± 0,046 |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 13,3 |
26471 Tracybecker estas malgranda, treege hela duopa marsrenkonta asteroido, ankaŭ klasifikata en la Hungaria familio. Ĝi estis malkovrita la 8-an de januaro 2000 de la teamo de la astronomia kampanjo "LINEAR" (Lincoln Near-Earth Asteroid Research) elde la situejo de Socorro de la Laboratorio Lincoln (Nov-Meksiko, Usono).
Nomo
[redakti | redakti fonton]Ĝia nomo honoras Tracy Michelle Becker,[1] kiu determinis la formojn de la komponantoj de la asteroido (153591) 2001 SN263, la unua triopa asteroido malkovrita en la loĝantaro de la apudteraj asteroidoj. Ŝi faris tiun laboron kiel studentino laborante ĉe la Observatorio de Arecibo, por ricevi sian Ph. D. en 2016.
Satelito
[redakti | redakti fonton]Ĝia satelito estis malkovrita la 13-an de julio 2009 de B. D. Warner, A. W. Harris kaj D. Pray per observoj de lumaj kurboj elde la Observatorio de Palmer Divide; la Space Science Institute kaj la Observatorio de Carbuncle Hill; anoncita la 20-an de julio 2009.[2]
Tiu satelito, de diametro 2,05 ± 0,19 km, orbitas kun granda duonakso de 18 km kaj periodo de 1,637 ± 0,0004 tago (39,288 horoj).
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- angle (26471) Tracybecker; paĝo de Robert Johnston
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (26001 – 27000) | Poste: |
---|---|---|
(26470) 2000 AT150 | 26471 Tracybecker | (26472) 2000 AC162 |