10116 Robertfranz
10116 Robertfranz | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 10116 Robertfranz |
Aliaj nomoj | 1992 SJ2 ; 1995 DV2 |
Nomita laŭ | Robert Franz vd |
Malkovro | |
Malkovrintoj | Freimut Börngen kaj Lutz D. Schmadel |
Dato de malkovro | 21-a de septembro 1992 |
Loko de malkovro | Tautenburg (Germanio) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
448,631 Gm (2,999 AU) 423,500 Gm (2,831 AU) 473,762 Gm (3,167 AU) |
Discentreco | 0,05602 |
Meza anomaliangulo | 256,655° |
Klinangulo | 10,915° |
Periodo | 1896,902 tagoj (5,193 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 17,19 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
168,081° |
Argum. de periapsido | 324,740° |
Terdistanco - Minimuma |
276,731 Gm (1,850 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 8,589 km vd |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,218 vd |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 12,7 |
10116 Robertfranz estas asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 21-an de septembro 1992 de la germanaj astronomoj Freimut Börngen kaj Lutz D. Schmadel elde la Observatorio Karl Schwarzschild, en Tautenburg (Germanio).
Nomo
[redakti | redakti fonton]Ĝi estis nomita en memoro de la germana komponisto de kanzonoj kaj orgenisto Robert Franz (1815–1892), naskita en Halle. Li estis ankaŭ dirigento en la Sing-Akademie zu Berlin kaj direktoro de la Universitato de Muziko. Li verkis la muzikon de pli ol 350 kanzonoj, uzante precipe parolojn de Heinrich Heine (Im Rhein, im heiligen Strome, Wie des Mondes Abbild). Lia aranĝoj kaj eldonoj de komponaĵoj de Bach kaj Händel estis tre gravaj. Li estis nomumita Kavaliro de la Maksimiliano-Ordeno por Scienco kaj Arto en 1878 de la reĝo Ludoviko la 2-a de Bavario.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (10001 - 11000) | Poste: |
---|---|---|
(10115) 1992 SK | 10116 Robertfranz | 10117 Tanikawa |