Ŝtupogablo
Aspekto
Ŝtupogablo aŭ ŝtupargablo estas ŝtupece aranĝita gabloformo. La timpano superstaras la tegolotegaĵon kaj kovras ĝin. Tiu ĉi gabloformo atingis sian ĉefan disvastiĝon ĉefe je reprezentaj domoj en Kolonjo (ekde la 13-a jarcento en Rejnlando) kaj en la regionoj de brikogotiko de la 14-a ĝis 17-a jarcentoj, jen precipe en la regionoj ĉe la Norda resp. Balta Maroj same kiel en la epoko de la tiel nomata brikorenesanco.
Ŝtupogabloj troviĝas ankaŭ en la profana arĥitekturo de la malfrua mezepoko. Oni ornamis la ŝtupojn foje per ornamarkoj, frisoj, ornamriparo aŭ murdentoj.
La renesanca arĥitekturo pluevoluigis la ŝtupogablon je uzado de helikoformaj ornamaĵoj (helikoj) kaj aliaj siatempaj ornamelementoj.
Ekzemploj
[redakti | redakti fonton]-
Preĝejo de Grundtvig kaj flankaj konstruaĵoj en Kopenhago, Danujo, 1927; malofta konstruformo de preĝejo laŭ stilo de esprimismo
-
Domo en Nellingen, Ostfildern, 16-a jc.
-
Domensemblo en Friedrichstadt en la plej norda distrikto de Germanujo, 17-a jac.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Ŝtupargabloj en heraldiko[rompita ligilo]