Árpád Szendy
Árpád Szendy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Golnhofer Árpád |
Naskiĝo | la 11-an de aŭgusto 1863 en Szarvas (Hungario) |
Morto | la 10-an de septembro 1922 en Budapeŝto (Hungario) |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt Nemzeti Zenede (en) |
Okupo | |
Okupo | komponisto muzikinstruisto pianisto |
Árpád Szendy [sendi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szendy Árpád estis hungara pianisto, komponisto, altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Golnhofer.
Árpád Golnhofer [1] naskiĝis la 11-an de aŭgusto 1863 en Szarvas, li mortis la 10-an de septembro 1922 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Árpád Szendy frekventis muzikan mezlernejon ekde 1876 en Budapeŝto, poste li akiris diplomon en Muzikakademio de Budapeŝto en 1889. Liaj plej gravaj instruistoj estis Henrik Gobbi kaj Franz Liszt. Post la diplomo li studvojaĝis jaron al Weimar kaj Berlino. Hejmenveninta li daŭris la instruadon en la Muzikakademio ĝis sia morto (ja li instruis jam ekde 1888). Li kune kun Kálmán Chován kaj István Thomán kreis modernan metodon pri la muzikinstruado, tio estis profitata eĉ en la tuta lando. Li mortis pro kormalsano.
El liaj komponaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Mária (opero prezentita en Reĝa Operejo de Budapeŝto, 1905)
- g-moll arĉkvarteto
- Helikoni szvit (suito, 1921, premiita de Societo Kisfaludy)
Liaj plej signifaj studentoj
[redakti | redakti fonton]- Ilona Durigó
- Ernő Fodor (pianisto)
- Emánuel Hegyi
- Ilonka Kabos
- László Lajtha
- Géza Nagy (pianisto)
- Sándor Reschofsky
- Irén Senn
- Albert Szirmai
- Ernő Unger
- Margit Varró