Urbodomo de Stadtilm
Urbodomo de Stadtilm | ||||
---|---|---|---|---|
konstruaĵo reĝa palaco muzeo | ||||
Lando | Germanio vd | |||
Situo | Stadtilm | |||
Adreso | Straße der Einheit 1, 99326 Stadtilm | |||
Koordinatoj | 50° 46′ 28″ N, 11° 4′ 43″ O (mapo)50.77431211.078569Koordinatoj: 50° 46′ 28″ N, 11° 4′ 43″ O (mapo) | |||
| ||||
Urbodomo de Stadtilm (germane Rathaus Stadtilm) estas historia, granda ejo en Stadtilm, Germanujo, situante en la strato Straße der Einheit. Apudas regionhistoria muzeo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La en niaj tagoj urbodome utiligita komplekso estis starigita en la malfrua 16-a kaj frua 17-a jarcentoj kun enkorpigo de muraro de la ĉirkaŭfortikaĵo kaj de iama cistercia monaĥinejo. La ordenanoj jam en 1274 translokiĝis al Arnstadt. La tuto estis kompensaĵo por la ŝvarcburgaj princoj Ludoviko Guntero kaj Adalberto Guntero, fratoj de la reganta grafo Karlo Guntero.
Malofta uzo de la kastelo post 1625 ne malhelpis ĝian daŭran konservadon. En 1735 estis konsekrita en la supra etaĝo kapelo. Parte detruite post la fajrego de 1780, ĝi estis vendita en 1811 fare de la duklanda ĉambrego je Rudolstadt. Sekve ĝia uzo variis. Sekvanta incendio en 1897 ege damaĝis la kastelon. Post rekonstruo en 1899 la municipo akiris ĝin en 1918 por oficeja uzo.
Arkitekturo
[redakti | redakti fonton]La eksa kastelo estas ejo puce surŝmirita kun du etaĝoj sur rektangula horizontala projekciaĵo. La suden plibeligata fasado estas kronata de kvin gabloj kun lukoj. Pinakloj plej supre estas; ĉiu gablo flanke per muro ornamatas. La supra triono de ĉiu gabla kampo havas kornicojn kaj pilastrojn. Eoste de la fasadaro estas okangula ŝtupara turo kun ardeza spajro.
De la ĉirkaŭfortikaĵo ankoraŭ originas la turo okcidenta; la tegmenton ĝi ricevis ne antaŭ la 1899-a jaro. En la okcidenta parto de la domo troviĝis la refektorio de la monaĥinejo. La eosta navero de la halo datumas de ĉ. 1300, la uestaj de ĉ. 1500.
Muzea uzo
[redakti | redakti fonton]Urba muzeo de Stadtilm (germane: Stadt- und Heimatmuseum Stadtilm) troviĝas en la orienta alo. La muzeo fondiĝis en 1902. De la monaĥineja tempo konserviĝis ĝis nun la t.n. kripto, salono sub la iama monakina galerio de la monakeja kirko. Nuntempe ĝi estas nealirebla.[1]
Diversaj sekcioj konsistigas la muzeon. Unu fokuso metitis sur la urba historio. En la unua salono oni gajnis superrigardon historian (i.a. ankaŭ de la fervoja linio tra Stadtilm kun impona viadukto). En la dua prezentatas la metioj tipaj por la urbo. En la centro de la tria staras personuloj rilataj al Stadtilm, objektoj el la malnova gildaro kaj burĝaj dominventaroj. Sekvas sekcio pri la makettrajno de la firmao Carl Liebmann kaj pri la loka metalprilaboradejoj (VEB Metallwarenfabrik Stadtilm). Fine videblas mebloj el diversaj epokoj.
Apartenas al la muzeo ankaŭ mezepoka aerhejtilo (forno el ŝtono) en trinava krucevolbita kelo (el la tempo de la funkcianta abatejo). La volboj estis uzataj de esploristoj el la tereno de nuklea fiziko je la fino de la Dua mondmilito.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Dehio-Handbuch der deutschen Kunstdenkmäler, Thüringen. Deutscher Kunstverlag, München/Berlin 2003, ISBN 3-422-03095-6, p. 1177–1178.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Stato de printempo 2024.