Silko
Silko estas la delikata kaj brila proteinfadeno de la raŭpo de bombikso (Bombyx mori) aŭ de aliaj animaloj. La raŭposilko estiĝas el la teksoglanda sekrecio de la bombiksa raŭpo. La raŭpo (silkoraŭpo) teksas kokonon, en kiu ĝi pupiĝas. La kokono konsistas el silkfadeno kaj gluaĵo. Oni mortigas la kokonan pupon kaj la silkfadenon elbobenigas (unu kokono donas ĉirkaŭ 500 m). Oni unuigas fadenon de 3-8 kokonoj, tiu nomiĝas kruda silko.
Krom la hejmigita bombikso ankaŭ aliaj papilioj (Bombycidae) produktas konvenajn kokonfadenojn. Oni nomas tiujn silkojn sovaĝa silko.
La konkosilko estas produktita de kelkaj maraj konkospecioj el sekrecio de la bisinoglando. La aranea silko produktiĝas el la teksoglanda sekrecio de la araneoj. Ili ne estas produkteblaj grandamase.
La bazmaterialo de silko estas la fibrino kaj la gluaĵo sericino, kiu kungluas la du fadenojn de la silkofadeno.
La sekreton de la silko protektis la ĉinoj ĝis 200 a.K., poste la produktado disvastiĝis en Japanio, pli poste en Sud-Eŭropo.
- silkoraŭpo
- silka vojo
- floksilko (kromsilko)
- aranea silko
-
Kokonoj -
Silkŝpanisto
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.agri-history.net/scholars/weisi/weisi15.htm Arkivigite je 2005-11-25 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.islamonline.net/fatwa/english/FatwaDisplay.asp?hFatwaID=61261 Arkivigite je 2005-05-06 per la retarkivo Wayback Machine
- http://depts.washington.edu/uwch/silkroad/texts/hhshu/hou_han_shu.html
- http://depts.washington.edu/uwch/silkroad/texts/weilue/weilue.html Arkivigite je 2005-03-15 per la retarkivo Wayback Machine