Madame du Barry
Madame du Barry | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Madame du Barry | |||||
Naskonomo | Jeanne Bécu | ||||
Naskiĝo | 19-an de aŭgusto 1743 en Vaucouleurs, Loreno, Reĝlando Francio | ||||
Morto | 8-an de decembro 1793 (50-jaraĝa) en Parizo | ||||
Mortis per | Senkapigo vd | ||||
Tombo | Madeleine Cemetery (en) vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Francio Unua Respubliko de Francio vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Guillaume Dubarry (en) (1768–1793) vd | ||||
Amkunulo | Ludoviko la 15-a vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | royal mistress (en) modisto artkolektanto hetajro komizo vd | ||||
Aktiva en | Versailles • Parizo vd | ||||
Aktiva dum | 1769–1792 vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Marie Jeanne BÉCU-DUBARRY (naskiĝinta la 19-an de aŭgusto 1741 en Vaucouleurs, ekzekutita la 6-an de decembro 1793 en Parizo) estis franca grafino kaj amaĵistino de reĝo Ludoviko la 15-a.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Estante ekstergeedza filino de kudristino kaj de monako/akcizisto nome Jean Baptiste Casimir Gomard de Vaubernier, ŝi frue iĝis orfa. Ĝis la aĝo de 15-jaroj ŝi edukiĝis en monaĥinejo pariza. Poste ŝi perlaboris la vivon kiel ĉiesulino (Mademoiselle Lange en la bordelo de Marguerite Gourdan) kaj ĉapelistino. La grafo Jean Dubarry, kies amatino ŝi fariĝis, prezentis ŝin iam en 1769 al lia reĝa moŝto por gajni lian bonvolon. Vere tuj enamiĝis je ŝi la reĝo. Por povi doni al ŝi kortegan pozicion, oni edzinigis ŝin oficiale al la frato Guillaume Dubarry. Sekve ŝi rajtis posteuli Madamon de Pompadour forpasintan en 1764.
Ŝia diboĉemo estis fama. Ŝi influegis la reĝon kaj eĉ abdikigis aŭ dungis ministrojn laŭvole. Post la morto de Ludoviko la 15-a ŝi estis arestita kaj transportita en klostron apud Meaux, sed dum ne longe. Kiam ŝi helpis post eksplodo de la Franca revolucio de 1789 la elmigremulojn kaj ekkontaktis amikojn de la ĵurnalisto kaj politikisto Jacques Pierre Brissot, Robespierre ordonis ŝian senkapiĝon.
Sekvoj
[redakti | redakti fonton]Rememoroj, kiuj aperis en Parizo en 1830 titole Mémoires, ne estas aŭtentikaj.
En kinarto
[redakti | redakti fonton]Tiu interesa rolulo estis celo de pluraj filmoj kaj altiraĵoj por la respektivaj aktorinoj. Tial la rolo de Madame du Barry estis ludita en filmoj fare de jenaj aktorinoj:
- Mrs. Leslie Carter en la filmo de 1915 nome DuBarry, reĝisorita de Edoardo Bencivenga
- Theda Bara en la filmo de 1917 nome Madame Du Barry, reĝisorita de J. Gordon Edwards
- Pola Negri en la filmo de 1919 nome Madame DuBarry, reĝisorita de Ernst Lubitsch
- Norma Talmadge en la filmo de 1930 nome Du Barry, Woman of Passion
- Dolores del Río en la filmo de 1934 nome Madame Du Barry, reĝisorita de William Dieterle
- Gladys George en la filmo de 1938 de MGM nome Marie Antoinette, en kiu stelulis Norma Shearer en la titolrolo
- Lucille Ball en la filmo de 1943 DuBarry Was a Lady
- Margot Grahame en la filmo de 1949 nome Black Magic, en kiu stelulis Orson Welles en la ĉefrolo de Grafo Kagliostro
- Martine Carol en la filmo de 1954 nome Madame du Barry, reĝisorita de Christian-Jaque
- Asia Argento en la filmo de 2006 nome Marie Antoinette, reĝisorita de Sofia Coppola
- Maïwenn en la filmo de 2023 nome Jeanne du Barry, en kiu stelulis ankaŭ Johnny Depp kiel Ludoviko la 15-a, reĝisorita de Maïwenn mem
Fonto
[redakti | redakti fonton]Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 5. Leipzig 1906, p. 237-238 (tie ĉi interrete)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- rememoroj ŝiaj
- Christoph Vormweg: "19.08.1743 - Der Geburtstag der Gräfin du Barry" - WDR ZeitZeichen, 19.8.2013 (podkasto)
- Sabine Mann: "08.12.1793 - Todestag der Gräfin Dubarry" - WDR Zeitzeichen, 8.12.2018 (podkasto)