Madame d'Aulnoy
Madame d'Aulnoy | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Marie-Catherine d’Aulnoy | |||||
Naskonomo | Marie-Catherine Le Jumel de Barneville | ||||
Naskiĝo | 30-an de novembro 1651 en Barneville-la-Bertran | ||||
Morto | 14-an de januaro 1705 (53-jaraĝa) en Parizo | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Francio vd | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Marie-Anne d'Aulnoy (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Madame D*** • Madame D**** vd | ||||
Okupo | verkisto romanisto salonestrino kolektisto de fabeloj vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | La Chatte blanche ❦ The Yellow Dwarf ❦ Finette Cendron ❦ Prince Sprite ❦ The Blue Bird ❦ La Biche au bois ❦ The Green Serpent ❦ The Beauty with Golden Hair ❦ Fortunée vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Marie-Catherine Le Jumel de Barneville, Baronino d'Aulnoy [dolNŭA] (1650/1651 – 14a de Januaro 1705),[1] konata kiel Grafino d'Aulnoy, estis franca verkisto konata pro siaj literaturaj ferakontoj. Kiam ŝi termigis isajn verkojn contes de fées (ferakontoj), ŝi originigis la terminon kiu estas nuntempe ĝenerale uzata por la ĝenro.[2]
Biografio
[redakti | redakti fonton]D'Aulnoy naskiĝis en Barneville-la-Bertran, en Normandio, kiel membro de nobela familio Le Jumel de Barneville. Ŝi estis nevino de Marie Bruneau des Loges, amikino de François de Malherbe kaj de Jean-Louis Guez de Balzac.[3] En 1666, ŝi estis donita estante nur 15-jaraĝa (fare de sia patro) en aranĝita geedziĝo al parizano 30 jarojn pli aĝa — François de la Motte, Barono d'Aulnoy, de la familio de la Duko de Vendôme. La barono estis liberpensulo kaj konata vetludisto. En 1669, la Barono d'Aulnoy estis akuzita je perfido (parolante kontraŭ impostoj fare de la reĝo) fare de du viroj kiuj estis estintaj amantoj de Mme d'Aulnoy (kiam ŝi estis 19-jaraĝa) kaj ŝia patrino, kiu per dua edziniĝo estis Markizino de Gadagne.[3][4] Se kondamnita kiel kulpulo, la kondamno povus esti ekzekuto. La Barono d'Aulnoy pasigis tri jarojn en la prizona fortikaĵo Bastilo antaŭ finfine konvinki la tribunalon pri sia senkulpeco. Fakte ambaŭ viroj denuncintaj estis ekzekutitaj anstataŭe. La akuzoj kaj kontraŭakuzoj estas registritaj en la arkivoj de la Bastilo. La Markizino de Gadagne fuĝis al Anglio, kaj kvankam oni ordonis areston de Mme d'Aulnoy, ŝi fuĝis el la oficiroj tra fenestro kaj kaŝiĝis en preĝejo. Eble ŝi poste laboris kiel spiono por Francio (kaj eble pasigis iom da tempo en Nederlando, Hispanio, kaj Anglio) antaŭ reveni al Parizo en 1685 (eble kiel repago por spionado.[4] La Markizino de Gadagne restis en Madrido financita de pensio el la hispana reĝo. Mme d'Aulnoy gastigis salonojn en sia hejmo de rue Saint-Benoît kien venis gravaj aristokratoj kaj princoj, kiel ŝia amiko, Saint-Evremond.
En 1699, amikino de Mme d'Aulnoy nome Angélique Ticquet estis senkapigita ĉar servisto lia reprezaliis kontraŭ la fitraktinta edzo de Angélique, ankaŭ el devigita geedzeco. La servisto estis pendumita pro pafo kaj vundigo al Konsilisto Ticquet. Mme d'Aulnoy fuĝis el persekutado spite sian supozitan implicon kaj nekonstanta impliko en la pariza socia scenejo dum du dek jaroj.
D'Aulnoy publikigis dek du librojn inklude tri fals-memorojn, du ferakontarojn kaj tri "historiajn" romanojn. Ŝi kontribuis al la poezia antologio Recueil des plus belles pièces des poètes français en 1692 kaj verkis serion de veturmemoroj bazitaj sur siaj supozitaj veturoj tra la kortega vivo en Madrido kaj Londono. Kaj kvankam ŝiaj enhavoj eble estis plagiatigitaj kaj inventitaj, tiuj historioj poste iĝis ŝiaj plej popularaj verkoj. Ŝi akiris reputacion de historiisto kaj registristo de rakontoj el ekster Francio, kaj estis elektita membro de la Padova Akademio dei Ricovrati, kie ŝi estis nomita per la nomo de la muzo de historio, Klio. Tamen, en tiu epoko la koncepto de historio estis multe pli svaga termino kio inkludis ŝiajn rakontojn. Post 150 jaroj, la pli strikte dokumentita formo de la termino kondukis al fakto ke ŝiaj rakontoj estis deklaritaj "fraŭdaj". Tamen, en Francio kaj Anglio tiam ŝiaj verkoj estis konsiderataj simplaj distroj. Ŝiaj rakontoj pri la nederlandaj militoj de Ludoviko la 14-a estis malpli sukcesaj. La mono enspezita el ŝiaj verkoj utilis por vivteni siajn filinojn, ne ĉiuj produktitaj dum ŝia tempo kun la Barono d'Aulnoy.
Ŝiaj plej popularaj verkoj estis ŝiaj ferakontoj kaj aventuraj historioj rakontitaj en Les Contes des Fées (ferakontoj) kaj Contes Nouveaux, ou Les Fées à la Mode. Malkiel ĉe la fabeloj de la Fratoj Grimm, kiuj naskiĝis ĉirkaŭ 135 jaroj post d'Aulnoy, ŝi rkaontis siajn historiojn per pli konversacia stilo, kiel ili estus rakontataj en salonoj. Multo el ŝia verkado kreis mondon de animalaj gefianĉoj, en kiu amo kaj feliĉo venis al heroinoj post trapasi grandajn barojn. Tiuj historioj estis tute netaŭga por infanoj kaj multaj anglalingvaj adaptaĵoj estas tre dissimilaj el la originalo.
Fakuloj Jack Zipes kaj David Blamires sugestas, ke pro la alta nombro de similaĵoj de la verkoj de MMe. d'Aulnoy kun rekonebla folklora materialo, ŝi devis esti familiarigita kun la parola tradicio aŭ ties literatura relaborado de sia epoko.[5][6] Aldone, Jacques Barchilon asertis, ke la verkoj de d'Aulnoy povas estis klasitaj en kelkaj popularaj rakontotipoj laŭ internacia indekso de popolrakonta klasigo, kelkaj el kiuj estus "animalaj gefianĉoj".[7]
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Histoire d’Hypolite, Comte de Duglas, Paris, Sevestre, 1690.
- Mémoires de la cour d’Espagne, Paris, Barbin, 2 vol., 1690 dont Sainte-Beuve notera l’intérêt.
- Relation du voyage d’Espagne, Paris, Barbin, 3 vol., 1691.
- Sentimens d'une âme pénitente, sur le psaume 50, Miserere Mei Deus, 1691.
- Histoire de Jean de Bourbon, Prince de Carency, Paris, Barbin, 3 vol., 1692, biografio de Jean de Bourbon-Carency.
- Nouvelles Espagnolles, Paris, Barbin, 1692.
- Nouvelles ou mémoires historiques contenant ce qui s'est passé de plus remarquable dans l'Europe tant aux guerres, prises de places, et batailles sur terre et sur mer qu'aux divers intérests des princes et des souverains qui ont agi depuis 1672 jusqu’en 1679, Paris, Barbin, 2 vol. in-12, 1693.
- Le Retour d'une âme à Dieu, sur le psaume 102 (Benedic anima mea), Paris, Vve de Théodore Girard, 1693.
- Mémoires de la cour d'Angleterre, Paris, Barbin, 2 vol., 1695.
- Les Contes des Fées, Paris, Barbin, 4 vol., 1698.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Anne Commire (8a de Oktobro 1999). Women in World History. Gale. p. 626. ISBN 978-0-7876-4061-3.
- ↑ Zipes, Jack (2001). The great fairy tale tradition: from Straparola and Basile to the Brothers Grimm: texts, criticism. New York: W.W. Norton. ISBN 0-393-97636-X.
- ↑ 3,0 3,1 Chisholm, Hugh, eld. (1911). "Aulnoy, Marie Catherine le Jumel de Barneville de la Motte". Encyclopædia Britannica. 2 (11a eld.). Cambridge University Press. p. 917.
- ↑ 4,0 4,1 Warner 1995, pp. 284–5.
- ↑ Zipes, Jack (eld.). The Oxford Companion to Fairy Tales. Oxford University Press. 2015. p. 33. (ISBN 978-0-19-968982-8).
- ↑ Blamires, David. "4. From Madame d'Aulnoy to Mother Bunch: popularity and the fairy tale". En: Julia Briggs, Dennis Butts (eds.). Popular Children’s Literature in Britain. Routledge, 2008. (ISBN 9781138276710).
- ↑ Barchilon, Jacques. "Adaptations of Folktales and Motifs in Madame D'Aulnoy's "Contes": A Brief Survey of Influence and Diffusion". En: Marvels & Tales 23, no. 2 (2009): 353-64. Alirita la 23an de Junio 2020. www.jstor.org/stable/41388930.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Anne Defrance, Les contes de fées et les nouvelles de Madame d’Aulnoy, 1690-1698: l’imaginaire féminin à rebours de la tradition, Genève, Droz, 1998, 361 p., 23 cm (ISBN 978-2-600-00278-3, OCLC 499270413), p. 47.
- Nadine Jasmin, Naissance du conte féminin, Mots et merveilles, Les contes de fées de Madame d’Aulnoy, 1690-1698, Paris, Champion, 2002.
- Jean Mainil, Mme d’Aulnoy et le rire des fées: essai sur la subversion féerique et le merveilleux comique sous l’Ancien régime, Paris, Kimé, 2001.