Groningo (provinco)
Provinco Groningo | |
---|---|
flago de Groningo | blazono de Groningo |
provinco de Nederlando | |
Ĉefurbo | Groningen |
Areo - Tero - Akvo |
2 960,03 km² 2 333,28 km² 626,75 km² |
Loĝantaro - Loĝdenso |
582 649 (aŭgusto 2015) 250 loĝ./km² |
Kvanto da komunumoj | 18 |
Himno | Grönnens laid |
NUTS | NL11 |
ISO 3166-2 | NL-GR |
Oficiala retejo | http://www.provinciegroningen.nl/ |
Groningo (nederlande Groningen [ĤROningen], loke: Grönnen aŭ Grunn'n) estas provinco en la nordo de Nederlando kun proksimume 575.000 loĝantoj.
Priskribo
Groningo limas en la nordo je la Vadamaro, en la oriento je Orient-Frislando (Malsupra Saksio), en la sudo je Drenthe kaj en la okcidento je la provinco Frislando.
Al la provinco apartenas du etaj kaj neloĝataj insuloj: Rottumeroog kaj Rottumerplaat. Al ĉi tiuj insuloj kelkfoje en la jaro, oni organizas vadpromenojn.
La Westerkwartier estas historia regiono en la nederlanda provinco Groningo, ĉe la limo kun la provinco Frislando. Hunsingo (groninge: Hunzego aŭ Hunzengo) estas regiono en la provinco Groningo situanta inter la riveroj Reitdiep kaj la Maarvliet. Sudoriente de Hunsingo estas Fivelingo. Oldambt estas regiono inter la malnova Ommelanden kaj Westerwolde. Ommelanden (nederlande por "ĉirkaŭaj landoj") estis la partoj de la provinco Groningo kiuj ĉirkaŭas la urbon Groningo.
Geografia pozicio: 53°13 N ; 6°34 E Mapo
En Groningo naskiĝis:
Geografiaj elementoj
Vidindaĵoj
- Fortresvilaĝo Bourtange