Burajda
Burajda | |||
---|---|---|---|
urbego vd | |||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 467 410 (2010) [+] | ||
Loĝdenso | 362 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 26° 20′ N, 43° 58′ O (mapo)26.33333333333343.966666666667Koordinatoj: 26° 20′ N, 43° 58′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 650 m [+] | ||
Areo | 1291 km² ( 129 100 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Buraidah [+] | |||
Burajda (arabe:بريدة) estas la ĉefurbo de Emirlando Kasim en nordmeza Sauda Arabio en la koro de la araba duoninsulo. Burajda estas en egala distanco al Ruĝa Maro en la okcidento kaj la Golfo en la oriento. Ĝi havas loĝantaron de 614.093 (2010 censo).
Burajda, la regiona ĉefurbo de Emirlando Kasim, situas sur la rando de la Uedo Al-Rummah. Burajda havas tipan dezertan klimaton, kun varmaj someroj, malvarmaj vintroj kaj malalta humideco. En la jaro pluvas 146 mm, en ĉiuj monatoj pluvetas iomete, escepte la someran periodon inter junio-septembro. En tiu periodo oni mezuras pli ol 40 °C. La averaĝa temperaturo varias inter 17-33 °C.
En Burajda, agrikulturo daŭre estas la baza branĉo de la ekonomio. La tradiciaj oazaj produktoj de daktiloj, citrono, oranĝo kaj aliaj fruktoj daŭre estas gravaj. Moderna enkonduko de tritika produktado fariĝas tiel sukcesa ke Burajda estas unu el la plej grandaj produktantoj en la reĝlando, grava igi Saud-Arabion neta eksportisto de cerealo.