Zingerono
Zingerono | ||
Plata kemia strukturo de la Zingerono | ||
Tridimensia kemia strukturo de la Zingerono | ||
Zingerono estas ekstraktata el la radikoj de la Zingiber Officinale en 1917, de la japana universitata profesoro Hiroshi Nomura.[1] | ||
Ŝogaolo estas la nesaturita strukturo de la zingerono aldonita de molekulo de la heksano. | ||
Alternativa(j) nomo(j) | ||
| ||
Kemia formulo | ||
CAS-numero-kodo | 122-48-5 | |
ChemSpider kodo | 28952 | |
PubChem-kodo | 31211 | |
Merck Index | 15 | |
Fizikaj proprecoj | ||
Aspekto | blankaj aŭ flavaj kristaloj kun pika odoro | |
Molmaso | 194,227 g·mol-1 | |
Denseco | 1,111g cm−3[2] | |
Fandpunkto | 41°C[3] | |
Bolpunkto | 323°C | |
Refrakta indico | 1,525 | |
Ekflama temperaturo | 123,7 °C | |
Solvebleco | Akvo:Nesolvebla | |
Mortiga dozo (LD50) | 2580 mg/kg (buŝe) | |
Sekurecaj Indikoj | ||
Riskoj | R26 R36 | |
Sekureco | S36/37/38 | |
Pridanĝeraj indikoj | ||
Danĝero
| ||
GHS Damaĝo Piktogramo | ||
GHS Signalvorto | Averto | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H303, H315, H319, H335 | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P261, P280, P304+340, P305+351+338, P405, P501[4] | |
(25 °C kaj 100 kPa) |
Zingerono aŭ C11H14O3 estas vanililacetono estas kemia komponaĵo kun pika odoro trovata en plantoj de la genro Zingiber. Ĝi estas uzata kiel spicaĵo en la tuta mondo kaj kiel gustigilo en la nutro-industrio. Zingerono estas flaveca kristala solidaĵo, malmulte solvebla en akvo kaj solvebla en etero.
Kiam sintezita kaj gustumita, ĝi ne havas la karakterizan pikecon, sugestante ke la zingerono estas malkompona produkto antaŭ ol esti rekta fonto por la gusto de la zingibro. Zingerono estas simila laŭ la kemia strukturo al aliaj gustigaj kemiaĵoj tiaj kiaj vanilino kaj eŭgenolo. Ĝi estas uzata ankaŭ en kosmetikaĵo por enkonduki spicigajn aromojn. Freŝa zingibro ne enhavas zingeronon, sed ĝi estiĝas per kuirado aŭ sekado de la zingibra radiko, kiu kaŭzas reversan aldolan reakcion sur la zingerolo.
Proprecoj
redaktiLa ŝogaolo, kies baza strukturo estas la zingerono, estis unue izolita el la zingibraj radikoj en 1917 de Hiroshi Nomura, profesoro pri kemio en la Imperia Universitato de Tokio. Nomura nomis la kombinaĵon kaj identigis la empirian formulon de la zingerono en siaj esploroj en la laboratorio de la Agrikultura Kolegio.
Kiel ĉiuj kombinaĵoj de la zingibro, la zingerono posedas antioksidigajn proprecojn kaj inhibas la enzimojn kiuj produktas la oksidivan streson. Ĝi ankaŭ havas anti-tumorajn kaj anti-kancerajn proprecojn, kvankam tiuj studoj montriĝis bonfaraj nur eksperimente en la traktado de ulceroj kaj tumoroj en laboratorio.[5]
Reakcioj
redaktiReakcio 1
redakti- Preparado de la "etila vanilato" per traktado de la zingerono kun natria hipoklorito[6]:
Reakcio 2
redakti- Preparado de la "zingerolo" per interagado kun la heksanalo:
Literaturo
redakti- Drugfuture
- Source Book of Flavors
- Chemistry of Spices
- Gastrointestinal Tissue: Oxidative Stress and Dietary Antioxidants
- Issues in Complementary and Alternative Medicine Research and Practice
- Advances in Dopamine Research and Application
- Napoleon's Buttons
- Hatch's Herbal:: A guide to natural healing and their precise, well-studied ...