Villar del Salz
Villar del Salz [biLJAR delSALZ] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la plej sudokcidenta pinto de la nordokcidenta komarko Jiloca [ĥiLOka], kies komarka ĉefurbo estas Calamocha. La loknomo Villar del Salz estas etimologie komprenebla kiel Vilaĝo de la Saliko.
Villar del Salz | |||
---|---|---|---|
municipality of Aragon (en) vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 44311 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 59 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 41′ N, 1° 30′ U (mapo)40.6820245-1.49984Koordinatoj: 40° 41′ N, 1° 30′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 219 m [+] | ||
Areo | 38,694247 km² ( 386 9.4 247 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Villar del Salz [+] | |||
Geografio
redaktiĜi estas je 60 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. Ĝi estas okcidente de Villafranca del Campo kaj sude de Ojos Negros. La urba kerno estas sur 1219 msm. Proksimaj loĝlokoj estas Ródenas kaj Peracense.
Historio
redaktiLa zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema. En 1248 ĝi sendependiĝis disde Daroca.
Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Villar del Salz ĝis nunaj nur 66.
Aktualo
redaktiBazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj), forstado, kaj brutobredado. Nune rura turismo.
Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejo kaj la ermitejo, piedirado tra proksimaj naturaj lokoj ktp.