Peracense
Peracense [peraZENse] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la sudokcidento de la nordokcidenta komarko Jiloca [ĥiLOka], kies komarka ĉefurbo estas Calamocha.
Peracense | |||
---|---|---|---|
municipality of Aragon (en) vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 44369 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 75 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 38′ N, 1° 28′ U (mapo)40.6411696-1.4704692Koordinatoj: 40° 38′ N, 1° 28′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 217 m [+] | ||
Areo | 28,660089 km² ( 286 6.0 089 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Peracense [+] | |||
Geografio
redaktiĜi estas je 52 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. Ĝi estas sudokcidente de Villafranca del Campo. La urba kerno estas sur 1217 msm. La plej proksimaj loĝlokoj estas Ródenas, Almohaja, Villar del Salz, Pozondón kaj Santa Eulalia del Campo.
Historio
redaktiLa zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema. En 1248 ĝi sendependiĝis disde Daroca. Fruaj literumaĵoj estis Piedrasolez, Piedraselz, Perasenz kaj Perasens. La kastelo estis necesa por protektado de landlima areo kontraŭ la mezepoka Regno Kastilio.
Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Peracense ĝis nunaj nur 85.
Aktualo
redaktiBazo de ekonomio estis agrikulturo (iam safrano, jam ĉefe cerealoj), forstado, kaj brutobredado. Nune rura turismo.
Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejo, ermitejoj, kaj ĉefe la kastelo, piedirado tra proksimaj naturaj lokoj kaj al scenejoj de la Hispana Enlanda Milito ktp.