Torrecilla de Alcañiz

Torrecilla de Alcañiz [toreZIlja dealkaNJIZ] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la oriento de la nordorienta komarko Bajo Aragón, kies administracia ĉefurbo estas Alcañiz. La loknomo Torrecilla de Alcañiz estas etimologie komprenebla kiel Tureto de Alcañiz, alude al la komarka ĉefurbo.

Torrecilla de Alcañiz
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44640
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 440  (2023) [+]
Loĝdenso 16 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 58′ N, 0° 6′ U (mapo)40.96-0.091666666666669Koordinatoj: 40° 58′ N, 0° 6′ U (mapo) [+]
Alto 446 m [+]
Areo 26,762429 km² ( 267 6.2 429 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Torrecilla de Alcañiz (Provinco Teruelo)
Torrecilla de Alcañiz (Provinco Teruelo)
DEC
Situo de Torrecilla de Alcañiz
Torrecilla de Alcañiz (Hispanio)
Torrecilla de Alcañiz (Hispanio)
DEC
Situo de Torrecilla de Alcañiz

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Torrecilla de Alcañiz [+]
vdr

Geografio

redakti

Ĝi estas je 144 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, sur 446 msm de altitudo.​ La municipa teritorio estas en la oriento de la komarko en kiu ĝi limas kun kvar aliaj municipoj inter kiuj Alcañiz norde. Ĝi estas inter Alcañiz norde kaj La Codoñera sude, kaj krome estas Castelserás okcidente kaj Valjunquera oriente.

Historio

redakti

Gravaj restaĵoj atestas pri la pasinteco de la areo, nome kavtomboj de Bronzepoko kaj restaĵoj de iberoj. La konkero fare de kristanoj de Alfonso la 2-a okazis en la 12-a jarcento kaj ĝi estis administrata de la Ordeno de Kalatravo ĝis 1646. Iam estis murego, el kiu nun restas nenio.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Torrecilla de Alcañiz kie oni malaltiĝis el pli ol 1 100 komence de la jarcento ĝis nunaj 450 loĝantoj laŭlonge de la jarcento.

Aktualo

redakti

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (ĉefe cerealoj, sed ankaŭ iom da fruktarboj, legomoj), brutobredado kaj sekva nutrindustrio. Nune gravas ankaŭ rura turismo.

Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejo kun bela sonorilturo, la renesanca urbodomo kun portikaro, vorkoj rilataj al akvoprofito, ermitejo de Sankta Barbara sur interesa natura rigardejo celo de kamparfesto, botanika promenejo Kalvario, restaĵoj de olemuelejoj kaj piedirado tra proksimaj naturaj lokoj ktp.

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti