La Codoñera
La Codoñera [lakodoNJEra], kaj en kataluna La Codonyera, estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la oriento de la nordorienta komarko Bajo Aragón, kies administracia ĉefurbo estas Alcañiz. La loknomo La Codoñera kaj en kataluna La Codonyera estas etimologie devena el la loka kataluna codonyer kaj komprenebla kiel cidoniarbo.
La Codoñera | |||
---|---|---|---|
municipality of Aragon (en) vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 44640 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 320 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 15 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 56′ N, 0° 5′ U (mapo)40.9333644-0.086386199999993Koordinatoj: 40° 56′ N, 0° 5′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 499 m [+] | ||
Areo | 20,967467 km² ( 209 6.7 467 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo La Codonyera [+] | |||
Geografio
redaktiĜi estas je 145 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, sur 499 msm de altitudo, je 800 m dekstre de la rivero Mezquín, sur ebenaĵo ĉe la monto Santa Bárbara.
La municipa teritorio estas en la oriento de la komarko en kiu ĝi limas kun kvar aliaj municipoj inter kiuj Torrecilla de Alcañiz norde kaj Belmonte de San José sude. Ĝi estas laŭ la regiona ŝoseo A-1409 inter Castelserás norde kaj Torrevelilla sude, kaj krome estas Fórnoles sudoriente kaj Torrecilla de Alcañiz norde; kelkaj el kiuj same kiel La Codoñera estas en la strio kie oni parolas la katalunan lingvon.
Historio
redaktiLa konkero fare de kristanoj okazis en la 12-a jarcento kaj en 1280 estis menciata la preĝejo de Sankta Maria.
Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en La Codoñera kie oni malaltiĝis el 1 300 loĝantoj en 1900 ĝis nunaj 317 loĝantoj laŭlonge de la jarcento, do oni perdis preskaŭ milon da loĝantoj dum la jarcento.
Aktualo
redaktiBazo de ekonomio nun estas agrikulturo (ĉefe cerealoj vitejoj kaj ĉefe olivarboj), brutobredado (ŝafoj, porkoj kaj kaproj) kaj sekva nutrindustrio. Nune gravas ankaŭ rura turismo.
Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejo kun svelta sonorilturo, kaj piedirado tra proksimaj naturaj lokoj ktp.