Sergej Lebedev
Sergejo Vasilieviĉ Lebedev (1874-1934), (ruse: Сергей Васильевич Лебедев), estis rusia, sovetia kemiisto, kiu disvolvis metodon por produktado de la polibutadiena sinteza kaŭĉuko[1] komerce disponebla, pere de esplorprocezoj en kiu etaj molekuloj kombiniĝas por formi pli grandajn molekulojn. La polibutadueno li estigis per polimerizado de la etanolo. Liaj esploroj estis dediĉitaj al polimerigado de la dienaj hidrokarbonidoj. Li estis la unua esplori la polimerizadon de la butadueno (1932-1933), uzante terpomojn kaj kalkoŝtonojn kiel krudmaterialo. Dum la 2-a Mondmilito, lia procezo pri estigado de butadueno el la etanolo estis uzata de la germana kaŭĉuka industrio.
Sergej Vasiljeviĉ Lebedev (1874-1934) | |||||
---|---|---|---|---|---|
rusa kemiisto,sintezanto de kaŭĉuko
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 25-a de junio 1874 en Lublino, Rusia imperio | ||||
Morto | 1-a de majo 1934 en Leningrado, Sovetunio | ||||
Tombo | Tiĥvina Tombejo vd | ||||
Ŝtataneco | Rusia Imperio Sovetunio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Sankt-Peterburgo Virina Pedagogia Instituto de Sankt-Peterburgo Akademio pri Milita Medicino de Sankt-Peterburgo | ||||
Familio | |||||
Patro | vd | ||||
Patrino | vd | ||||
Edz(in)o | Anna Ostroumova-Lebedeva (1905–) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kemiisto inĝeniero vd | ||||
Laborkampo | Organika kemio vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Aleksejo Favorskij vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Biografio
redaktiEn 1895, li finis siajn studojn en la Varsovia Gimnazio kaj eniris en la Fakultaton pri Fiziko kaj Matematiko de la Universitato de Sankt-Peterburgo aŭtune de la sama jaro. Pro siaj politikaj aktivecoj li devis prokrasti sian laboron, post kiam li diplomiĝis en la universitato, en 1900. Post du jaroj, li trovis okupon en la Instituto pri Fervojaj Inĝenieroj. En 1902, li aktivis en la Universitato de Sankt-Peterburgo kiel laboratoria tekniko kaj la Fabriko pri Margarino en la sama urbo. En 1904, li estis asistanto de Aleksejo Favorskij (1860-1945). En 1904, li edziĝis al la rusa pentristino Anna Ostroumova-Lebedeva (1871-1955). Lebedev laboris en la laboratorio pri analiza kaj teknika kemio, tamen, al li ne ebli komenci sciencan esploron ĝis 1908 pro pluraj kialoj, inklude de du vojaĝoj eksterlanden kaj milita servo, kie li engaĝiĝis en Novoaleksandrio. Pli malfrue, en 1915, Lebedev profesoris en la Virina Pedagogia Instituto de Sankt-Peterburgo. Post 1916, li iĝis profesoro en la Akademio pri Milita Medicino de Sankt-Peterburgo. En 1925, li fariĝis direktoro de la "Petrola laboratorio" en la universitato de Sankt-Peterburgo.
Selektita verkaro
redakti- Esploro pri polimerizado de etilenaj hidrokarbonidoj (1913)
- Сергей Васильевич Лебедев: жизнь и труды (Vivo kaj verkaro de Sergej Lebedev, 1938
- Избранные работы по органической химии (Selektita verkaro pri organika kemio), 1958
- Академик Сергей Васильевич Лебедев: жизнь и научная деятельность, (Vivo kaj scienca verkaro de Sergej Lebedev.), 1959
- Академик Сергей Васильевич Лебедев. К вось мидесиатилетииу со дня рождения, 80-a naskiĝodatreveno de akademiulo Sergej Vasiljeviĉ Ljebjedjev
Literaturo
redakti- Personensuche
- Russia IC
- Just Send Me Word: A True Story of Love and Survival in the Gulag, Orlando Figes
- 100 Military Inventions that Changed the World, Philip Russell
- The Rise of the Technocrats: A Social History, W.H.G. Armytage
- History of Humanity – Vol. VII – The Twentieth Century: Scientific and ..., Sarvepalli Gopal
- Encyclopædia Britannica
- The Chemists' War: 1914-1918, Michael Freemantle
- Today In Science
- World Heritage Encyclopedia
- Saint Petersburg Encyclopaedia
Vidu ankaŭ
redakti-
Butadueno -
Elastomero
Referencoj
redakti- ↑ Engineering Chemistry, P R Vijayasarathy