HOMOJ
Biografia portalo

red.

Estu bonvenata en portalo pri homoj.
Naciaj enciklopedioj
Naciaj enciklopedioj

Biografio (el la greka bio, kio signifas vivo kaj graphein, kio signifas skribi) estas ĝenro de literaturo aŭ de aliaj medioj (ekz. filmo) fondita je priskribo de vivo kaj eventuale verko pri ia persono, kutime de personeco.


Nomtagoj en landoj

red.

Bv aldoni landon kaj la nomojn al la tagoj.

Hodiaŭ, la 29-a de novembro festas sian nomtagon en la jenaj landoj tiuj personoj, kiuj nomiĝas:




Hodiaŭ okazis
Artikoloj
Informoj

red.

Tiu ĉi portalo estis fondita la 5-an de novembro 2006. Fondis ĝin: Petr Tomasovsky

Enmetu {{Portalo Homoj}} en artikolojn pri homoj kaj estiĝos

Se vi volas aliĝi al administrado de tiu ĉi portalo, ne timu aligi vian nomon:


Artikolo de la monato

red.

Johnny Depp
Johnny Depp

Johnny DEPP estas fama usona aktoro. Li naskiĝis la 9-an de junio 1963 en Owensboro, Kentukio, Usono. Lia unua filmo estis A Nightmare on Elm Street en 1984. Li famiĝis en 1987 per sia rolo en la televida serio 21 Jump Street. En 1990 li renkontis reĝisoron, kiu determinis lian kinan karieron: Tim Burton. Per multaj kunaj filmoj li helpis lin fariĝi mondkonata aktoro, kiu kutimas emfazi sian apartecon kaj sian ikonrompecon.

Jam delonge Depp estas la koramiko de la franca kantistino kaj aktorino Vanessa Paradis, kun kiu li havas du infanojn. Li vivas nun inter Los-Anĝeleso kaj vilao en suda Francio, kaj ankaŭ estas bienulo de bahama insulo.


Etnoj

red.

Tlahuizcalpantecuhtli
Tlahuizcalpantecuhtli
La aztekoj estis la ĉefa gento de Meksiko, kiam alvenis la

hispanoj en la 16-a jarcento kaj unu el la ses ĉefaj civilizoj de la historio de tiu lando. Ilia ĉefurbo estis Tenoĉtitlano, kiu fariĝis la nuna Meksikurbo. La azteka civilizo, estinte konservema kaj malpli alta ol la majaa en scienco kaj arto, daŭrigis la civilizon de Teotihuakano.

Kvankam la aztekoj ne havis ĉevalojn, nek pulvajn pafilojn, nek eĉ la radon, la azteka kalendaro estis pli preciza ol la tiama eŭropana kalendaro kaj ilia civilizo pli antikva. Ili estis alfabetaj kaj parolis la nahuan.

Listo de biografioj
Refreŝigu la paĝon por ekvidi alian biografion !
Artikoloj ŝanĝiĝantaj ĉiuminute

red.

Hana Vítová
Hana Vítová

Hana VÍTOVÁ (ŝia propra nomo estis Jana Lašková, 24.1.19143.3.1987) estis eminenta ĉeĥa aktorino, kiu kun emo ekrolis junulinon, pri kiu zorgis kaj kiun edukis aktoro Otomar Korbelář en filmo Ŝirmatino de ŝtelĉasisto. Vítová tiel ekŝercis ne nur el filmaj romanetoj por sinjorinoj kaj junulinoj, kiujn oni filmis en la 30-aj kaj la 40-aj jaroj de la 20-a jarcento, sed ankaŭ el si mem, ĉar ŝi rolis en multaj el ili. En la rolon de ŝirmatino ŝi enmetis la plenan sian aktoran, dancan kaj kantistan artojn, kvazaŭ ŝi antaŭsentu, ke unu granda ĉapitro fermiĝas por ŝi per tio.

Artikoloj ŝanĝiĝantaj ĉiusemajne

red.

Grigorij Jefimoviĉ Rasputin
Grigorij Jefimoviĉ Rasputin

Grigorij Jefimoviĉ RASPUTIN (propranome Grigorij Jefimoviĉ Novyĥ), la rusa monaĥo, la memnomita mistikulo, „la kuracisto“ kaj „la sankta viro“, inter la rusa popolo ĝenerale nomita „la freneza monaĥo“, havinta signifan influon je la familio de la rusa caro Nikolao la 2-a, naskiĝas la 10-an de januaro 1869 en familio de siberia kamparano.

Junaĝe Rasputin vivis per neligita vivo kaj plena de sovaĝaj ekstravagancoj – cetere, la nomon Rasputin (t.e. „malpiulo“ aŭ „diboĉulo“) li akiras ĝuste tial.

Artikoloj ŝanĝiĝantaj ĉiutage

red. Amr Diab, arabe: عمرو دياب naskiĝis je la 11-a de oktobro 1961 en Port Said (bûr sacîd), Egipto. Lia plena nomo estas Amr Abd Al-Bassit Abd Al-Aziz Diab. Amr Diab estas populara araba kantisto.

Lian unuan kanton sesjara Amr Diab kantis en la radio. Tio kanto estas nacia himno de Egipto. Guberniestro estis tiom impresigita de bela kantado de juna kantisto, ke li donacis al Amr gitaron. Poste Amr Diab ekstudis la fakultaton de muziko en la Kaira Akademio de Artoj, kiun li abiturientigis en la jaro 1986. Poste li gajnis grandegan popularecon kaj verkis multe da albumoj.

Aliaj portaloj