Robert Clicquot
Robert Clicquot (naskiĝis 1645 ĉirkaŭ en Reims, mortis la 21-an de julio 1719 en Parizo) estis franca orgenkonstruisto
Robert Clicquot | |
---|---|
Persona informo | |
Nomo | Robert Clicquot |
Dato de naskiĝo | 1645 ĉirkaŭ |
Naskiĝloko | Reims |
Dato de morto | 21-a de julio 1719 |
Mortoloko | Parizo |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupo | orgenkonstruisto |
Geografio | |
Ŝtato | Francio |
Familio | |
Infano | Louis-Alexandre Clicquot [+] |
Lingvoj | |
Parolata lingvo | franca lingvo [+] |
Portalo pri Homoj | |
Lia bopatro Etienne Enocq instigis lin fariĝi orgenkonstruisto kaj translokiĝi al Parizo.
Jam baldaŭ li rajtis nomi sin reĝa orgenkonstruisto kaj oni rigardas lin kiel plej eminenta franca orgenkonstruisto ekde 1700 ĝis 1720.
Dokumentitaj verkoj
redakti- Saint Jean-des-Vignes, en Soissons (1682)
- Katedralo de Rouen (1692)
- Katedralo de Blois (1704)
- Granda kapelo en Versajlo (1711)
- Katedralo en Laon (1714)
- Saint Germain-en-Laye (1715)
Ankaŭ liaj idoj poste estis famaj orgenkonstruistoj.
Eksteraj ligiloj
redakti- Mallongaj biografioj de la Clicquot-oj, anglalingve[rompita ligilo]