Praksagoro de Kos
Praksagoro de Kos (greke: Πραξαγόρας ὁ Κῷος) (340 a. K. - 280 a. K.) estis greka kuracisto kaj Klaŭdo Galeno (121-216) lin rigardis kiel tre influa figuro en la Medicino de la antikva Grekio. Li naskiĝis sur la insulo Kos kaj estis filo kaj nevo de kuracistoj[1]. Malmultaj el lia verkaro supervivis ĝis niaj tagoj. Kelkaj historiistoj asertas ke li estis patro de la poeto Teokrito, sed plej probable la patro de la poeto estis tiama homonimo.
Praksagoro de Kos 340 a. K. - 280 a. K. | |
---|---|
Asklepio, heroo kaj dio de la Medicino, el kiu Praksagoro de Kos devenas | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 340 a. K. en Insulo Kos, Grekio |
Morto | 280 a. K. en Insulo Kos, Grekio |
Lingvoj | antikva greka |
Okupo | |
Okupo | kuracisto |
Estas evidente ke Praksagoro verkis plurajn traktatojn, ĉefe iu verko titolita Φυσικά (Fiziko) konsistante je minimume du libroj, kiu supozeble traktis pri natursciencoj. Alia verko pri anatomio konsistis je pli ol unu libro kaj alia pri eksterlandaj malsanoj konsistis je minimume du libroj. Kvankam neniu el ili supervivis, tre eble ili ankoraŭ ekzistis dum la epoko de Klaŭdo Galeno.
Iom da historio
redaktiAntaŭ ol la morto de Hipokrato de Kos (460 a. K. - 377 a. K.) kaj la fondiĝo de la lernejo en Aleksandrio, Egiptio, la greka medicino estis nur ia periodo da spekulacio, kaj tio portis malmultajn avancojn. Tiuepoke, kvar homoj reliefiĝis en la hipokrata lernejo kaj iom avancis en la anatomi-kampo, t. e., Dioklo de Karisto, Herofilo de Kalcedono (335 a. K. - 280 a. K.), Erasistrato de Keo kaj Praksagoro de Kos mem.
Praksagoro adoptis ian variaĵon pri la teorio de la kvar humuroj de Hipokrato, tamen, anstataŭ kvar (sango, muko, flava kaj nigra galoj), li priskribis dekunu malsamajn humurojn. Tiel kiel aliaj grekaj kuracistoj, li kredis ke sano kaj malsano estas kontrolitaj de la ekvilibro kaj malekvilibro de ĉi tiuj humuroj. Li konsideris ke la digestado estis speco de putriĝo aŭ malkomponiĝado, kaj tia koncepto estis akceptita ĝis la 19-a jarcento.
Praksagoro estis ankaŭ tre influa ĉefe en la aleksandria lernejo. Post la morto de Aleksandro la Granda, Egiptio falis en la manojn de la generalo Ptolomeo la 1-a (367 a. K. - 283 a. K.), kiu fondis modernan universitaton kaj la unuan medicinan lernejon en la antikveco. La dissekcado de homkadavroj jam estis permesita, kaj kvankam la biblioteko estus estonte detruita, la arabaj tradukistoj de la sekvantaj jaroj sukcesis ŝpari plurajn verkojn de tiu lernejo.
Ksenofono kaj Herofilo de Kalcedono estis disĉiploj de Praksagoro de Kos. Praksagoro de Kos, la juna, estis same disĉiplo de Erasistrato de Keo[2].
Literaturo
redakti- Brillonline.com
- The Fragments of Praxagoras of Cos and His School
- Homo Patiens - Approaches to the Patient in the Ancient World, Georgia Petridou, Chiara Thumiger
- Galen and Chrysippus on the Soul: Argument and Refutation in the De Placitis, Teun Tieleman
- The Origins of Ancient Greek Science: Blood—A Philosophical Study, Michael Boylan
- Hippocrates and Medical Education: Selected Papers Presented at the XIIth ..., Manfred Horstmanshoff
- Encyclopedia.com
Vidu ankaŭ
redakti- Hipokrato de Kos (460 a. K. - 377 a. K.)
- Aristotelo (384 a. K. - 322 a. K.)
- Aleksandro la Granda (356 a. K. - 323 a. K.)
- Herofilo de Kalcedono (335 a. K. - 280 a. K.)
- Erasistrato de Keo (303 a. K. - 249 a. K.)
- Krinagoro de Metileno (70 a. K. - 11 AD) greka poeto
Referencoj
redakti- ↑ Galen: On Respiration and the Arteries, David J. Furley,James S. Wilkie
- ↑ The Fragments of Praxagoras of Cos and His School