Philipp Rösler
Philipp RÖSLER [filip resla] estis germana politikisto. De 2009 ĝis 2011 li estis ministro pri sano kaj de majo 2011 ĝis decembro 2013 ministro pri ekonomio kaj teknologio en la ministraro dua de Angela Merkel, kaj partiestro de la liberalisma partio FDP.
Philipp Rösler | |||||
---|---|---|---|---|---|
germana politikisto | |||||
Persona informo | |||||
Philipp Rösler | |||||
Naskiĝo | 24-an de februaro 1973 (51-jaraĝa) en Khánh Hưng | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Alma mater | Medicina Altlernejo Hanovro vd | ||||
Partio | Libera Demokrata Partio vd | ||||
Subskribo | |||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto kuracisto armea kuracisto vd | ||||
Laborkampo | Korĥirurgio vd | ||||
Aktiva en | Berlino • Hanovro vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
ministro pri sano | |||||
Dum | 2009–2011 | ||||
ministro pri ekonomio kaj teknologio | |||||
Dum | 2011–2013 | ||||
partiestro de FPD | |||||
Dum | 2011–2013 | ||||
Antaŭulo | Guido Westerwelle | ||||
Sekvanto | Christian Lindner | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Philipp Rösler naskiĝis la 24-an de februaro 1973 en Khánh Hưng (nuna nomo Sóc Trăng), Vjetnamio, do nun estas 51-jara. Li estis orfo kaŭze de la vjetnama milito kaj en aĝo de naŭ monatoj venis al Germanio, kie familio jam havinta du filinojn adoptis lin. Li kreskis en Hamburgo, Bückeburg kaj Hanovro, post la lernejaj jaroj studis medicinon kaj doktoriĝis.
Inter februaro kaj oktobro 2009 li estis ministro pri ekonomio, laboro kaj trafiko en la regiona registaro de la germania federacia lando Malsupra Saksio, kaj rezulte de la parlamenta baloto en Germanio 2009 ekde la 28-a de oktobro de tiu jaro estas ministro pri sano en la federacia registaro de Germanio. Li reprezentas la liberalisman partion FDP, unu el tri partioj kiuj kune konsistigis la registaran koalicion. Ekde 1992 li estas membro de tiu partio, ekde marto 2006 estas prezidanto de la partia landa sekcio en la federacia lando Malsupra Saksio, kaj kiel supre menciite ekde majo 2011 ankaŭ tutlanda prezidanto de sia partio.