Pec
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: PEC |
Pec estas municipo en sudokcidenta parto de distrikto Domažlice en Ĉeĥio, pentrinde metita sub monto Čerchov (la plej alta pinto de Bohemia Arbaro), sur kiu troviĝas Belvedero de Kurz. La vilaĝo, el tri flankoj ĉirkaŭita de arbaroj, estas malproksima 7 km sudokcidente de Domažlice kaj 9 km norde de limpasejo Folmava (ĝis Germanio). Vivas ĉi tie 216 loĝantoj (2024).
Pec | |||
germane Hochofen | |||
municipo | |||
Vido al Pec de piedvojo al Babylon
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Pec | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Plzeň | ||
Distrikto | Distrikto Domažlice | ||
Administra municipo | Domažlice | ||
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio | ||
Parto de | Ĥodio | ||
Montaro | Bohemia arbaro, Subbohem. montetaro | ||
Situo | Pec | ||
- alteco | 507 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 23′ 54″ N 12° 49′ 52″ O / 49.39833 °N, 12.83111 °O (mapo) | ||
Areo | 7,95 km² (795 ha) | ||
Loĝantaro | 216 (2024) | ||
Denseco | 27,17 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1652 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 345 33 | ||
NUTS 3 | CZ032 | ||
NUTS 4 | CZ0321 | ||
NUTS 5 | CZ0321 554090 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Pec | |||
Retpaĝo: www.pec.jz.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Babylon, Újezd, Chodov kaj Česká Kubice.
Historio de la municipo
redaktiMunicipo Pec estas relative de maljuna dato - la unua skribmencio pri ĝi devenas el la jaro 1652 en konekso kun konstruaĵo de fornoj kaj metalurgiaj fornoj por prilaborado de fererco. Ĉirkaŭ la jaro 1805 tiu ĉi metalurgia uzino pereis kaj estis anstataŭigita per vitrofarista forno. En la 19-a jarcento loka loĝantaro okupiĝis precipe per lignohakado kaj produktado de ilaro kaj ŝuaro. En la jaro 1869 vivis en Pec 545 homoj, en la jaro 1910 poste 626. Dum la 1-a respubliko nombro de la loĝantoj malaltiĝis al 460 (1930) kaj Pec fariĝis ŝatata turisma somerrestadejo en Bohemia Arbaro. Post la dua mondmilito okazis forŝovo de tieaj germanoj, sed tiuj ne kreis plimulton de la loĝantoj de la municipo. Ĝis la jaro 1991 Pec estis alterne municipo de municipoj Chodov aŭ Trhanov.
Loĝantaro
redaktiJaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 545 |
1880 | 520 |
1890 | 513 |
1900 | 554 |
1910 | 626 |
1921 | 622 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 460 |
1950 | 388 |
1961 | 380 |
1970 | 341 |
1980 | 259 |
1991 | 224 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 242 |
2014 | 232 |
2016 | 233 |
2017 | 226 |
2018 | 230 |
2019 | 237 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 232 |
2021 | 217 |
2022 | 221 |
2023 | 222 |
2024 | 216 |