Trhanov
Trhanov estas municipo en Ĉeĥio, troviĝanta en distrikto Domažlice, en Regiono Plzeň. Ĝi troviĝas en cismontaro Bohemia arbaro sub monto Hrádek (585 m). Ĝi situas proksimume 7 km okcidente de Domažlice, 3 km sude de Klenčí pod Čerchovem kaj proksimume 11 km oriente de ĉeĥa-germana limpasejo Lísková/Waldmünchen. La municipo okcidente konstrue unuiĝas kun la najbara municipo Chodov. Konsisto de la municipo estas ankaŭ vilaĝo Pila. Vivas ĉi tie 523 loĝantoj (2024).
Trhanov | |||
municipo | |||
Baroka kastelo en Trhanov, la antaŭa sidejo de Lamingeridoj
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Trhanov | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Plzeň | ||
Distrikto | Distrikto Domažlice | ||
Administra municipo | Domažlice | ||
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio | ||
Parto de | Ĥodio | ||
Montaro | Subbohem. montetaro | ||
Situo | Trhanov | ||
- alteco | 456 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 25′ 13″ N 12° 50′ 44″ O / 49.42028 °N, 12.84556 °O (mapo) | ||
Katastro | 13,84 km² (1 384 ha) Trhanov | ||
Loĝantaro | 523 (2024) | ||
Denseco | 37,79 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1621 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 345 33 | ||
NUTS 3 | CZ032 | ||
NUTS 4 | CZ0321 | ||
NUTS 5 | CZ0321 554359 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 2 | ||
Bazaj setlejunuoj | 2 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Trhanov | |||
Retpaĝo: www.trhanov.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Újezd, Klenčí pod Čerchovem, Chodov kaj Draženov.
Historio
redaktiLa unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1621. En la jaroj 1676–1677 ĉi tie lasis tiama posedanto de la senjorujo Wolf Maxmilián Laminger el Albenreuth (alie nomata Lomikar) konstrui sian sidejon – barokan kastelon. Tiu pli poste fariĝis simbolo de subpremo de ĥodia popolo, kiu kulminis la 28-an de novembro 1695 en Plzeň per ekzekuto de ĥodia gvidanto Jan Sladký Kozina. Lomikar je unu jaro pli poste en tiu ĉi kastelo mortis, al kio ligas konata ĥodia mito pri tio, ke "ĝis unu jaro kaj unu tago" venos por li spirito de Kozina, por ke ĝi forkonduku lin al "dia juĝo". La kastelo en Trhanov estis lastfoje alikonstruita post incendio en la jaro 1810.
En la jaro 1910 estis plilongigita fervojlinio el Tachov ĝis Domažlice kaj Trhanov tiel akiris fervojan komunikon. Post la unua mondmilito okazis evoluo de industrio, kiu daŭrigis eĉ dum komunismo. Pro tio estis tiam konstruita granda nombro de novaj loĝejdomoj, dank' al kiujn en la 1970-aj jaroj Trhanov konstrue unuiĝis kun la najbara Chodov. Sed ambaŭ municipoj ĝis nun konserviĝis memstarecon.
Loĝantaro
redaktiJaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 599 |
1880 | 548 |
1890 | 516 |
1900 | 576 |
1910 | 534 |
1921 | 672 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 465 |
1950 | 466 |
1961 | 451 |
1970 | 521 |
1980 | 591 |
1991 | 500 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 544 |
2011 | 547 |
2014 | 551 |
2016 | 539 |
2017 | 537 |
2018 | 541 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 541 |
2020 | 535 |
2021 | 537 |
2022 | 541 |
2023 | 542 |
2024 | 523 |
Partoj de municipo
redakti- Trhanov
- Pila
Memorindaĵoj
redakti- Kastelo Trhanov
- Niĉa kapeleto
- Dia torturo
Signifaj civitanoj
redakti- Wolf Maxmilián Laminger (Lomikar) – posedanto de senjorujo konata el ĥodiaj mitoj
- Josef Thomayer – kuracisto, universitata profesoro kaj verkisto
Pluaj fotoj
redakti-
Domoj ĉe ŝoseo el Trhanov al Chodov
-
Aleo de Lomikar laŭlonge laŭ ŝoseo elrhanov ĝis Klenčí pod Čerchovem
-
Segejo ĉe stacidomo en Trhanov
-
Interno de nove rekonstruita restoracio en Trhanov
-
Vojo de la stacidomo en Trhanov al la kastelo