Kapelo Johano Nepomuka (Gödöllő)
La kapelo Sankta Johano Nepomuka estas romkatolika historia monumento en urbo Gödöllő (Hungario).
Kapelo Sankta Johano Nepomuka | |
---|---|
Kapelo Sankta Johano Nepomuka
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Gödöllő |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Pest |
diocezo | Vác |
dekanujo | Gödöllő |
Dato de konsekro | 1749 |
Konsekrinto | it:Michele Carlo Althann |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | baroko |
Konstruado | 1746–1749 |
Specifo | |
Ligiloj | |
Historio
redaktiEn tiu loko origine Kalvinana preĝejo (Gödöllő) funkciis ekde 1657, sed ĝi estis malkonstruita fare de Antal Grassalkovich (krongardisto) en 1744. Nova alo de Kastelo de Gödöllő estis konstruita (1746–1749), kie katolika preĝejo (konata ankaŭ kapelo) trovis lokon. Jam en 1751 Maria Tereza de Aŭstrio partoprenis la diservon. La kastelo kapelo estis filio de Isaszeg, tamen ekde 1769 ĝi ricevis kvazaŭparoĥan rajton kaj kapucenoj de Máriabesnyő faris la servojn. En 1811 diocezaj pastroj transprenis la servojn. En 1838 renovigaj laboroj okazis. La orgeno estis kreita en 1886, trakonstruita en 1944. Ekde 2007 la nova Preĝejo Sankta Triunuo (Gödöllő) transprenis la eklezian (katolikan) taskon. En 2014 la nepre necesaj renovigaj laboroj estis faritaj.
Konstruaĵo
redaktiLa kapelo estas parto de la menciita kastelo, la ĉefenirejo estas alirebla el la trotuaro, sed la magnata ejo estas alirebla ankaŭ rekte el la kastelo. La fasado estas kvazaŭ simetria, ties teretaĝa parto estas 3 pordoj, sed nur la dekstra funkcias, la aliaj du estas enmuritaj. Sur la etaĝa parto estas 3 fenestroj, pli supre 3 rondaj fenestroj, el kiuj 2 estas enmuritaj. Super la navo kupolo altiĝas, turo ne ekzistas. Interne super la altaro estas baldaĥino staranta sur 4 marmoraj kolonoj. La ĉefaltara bildo pentrita en la 18-a jarcento prezentas Johanon Nepomukon. Nepre menciindas la maloftaj 2 predikejoj.
Fontoj
redakti-
Altaro
-
Fermita magnata ejo (supre)