Báguena
Báguena [BAgena] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la nordo de la nordokcidenta komarko Jiloca [ĥiLOka], kies komarka ĉefurbo estas Calamocha, lime kun la provinco Zaragozo.
Báguena | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 44320 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 270 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 11 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 2′ N, 1° 21′ U (mapo)41.0409255-1.3570049Koordinatoj: 41° 2′ N, 1° 21′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 793 m [+] | ||
Areo | 25,170922 km² ( 251 7.0 922 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Báguena [+] | |||
Geografio
redaktiĜi estas je 91 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, kaj laŭ la nacia ŝoseo N-234 norde de Burbáguena, Calamocha kaj de la akso de Calamocha al Teruelo kaj sude de San Martín del Río. Laŭ la ŝoseo CV-927 estas nordoriente Anento kaj Lechón.
La urba kerno estas sur 793 msm, pro kio estas malvarma klimato. Proksimaj loĝlokoj estas Tornos (sude) kaj Berrueco (okcidente).
Nordokcidente: San Martín del Río | Norde: San Martín del Río | Nordoriente: Anento provinco Zaragozo |
Okcidente: San Martín del Río kaj Castejón de Tornos | Oriente: Ferreruela de Huerva | |
Sudokcidente: Castejón de Tornos | Sude: Burbáguena | Sudoriente: Burbáguena |
Historio
redaktiLa zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema. Unua mencio estis de 1205. En 1248 ĝi sendependiĝis disde Daroca.
Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Báguena kie oni malaltiĝis el 1 420 en 1900 ĝis nunaj 278.
Aktualo
redaktiBazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj), kaj brutobredado. Nune rura turismo.
Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejo kun svelta mudeĥara turo, ermitejoj, konvento, piedirado tra proksimaj naturaj lokoj ktp.
Bildoj
redakti-
Konvento.
-
Preĝejo.
-
Turo de la preĝejo.
-
Turo de la preĝejo.
Vidu ankaŭ
redaktiNotoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Retejo de la municipo Burbáguena Arkivigite je 2022-11-08 per la retarkivo Wayback Machine
- Burbáguena en komarko Jiloca