Alveolara trilo, aŭ pli ĝuste alveolara vibranto (en IFA [r]) estas konsonanto kiu sonas per vibro de langopinto kontraŭ la alveoloj. Ĉi tiu parolsono estas unu el la plej malfacilaj parolsonoj, plej ofte ĝi estas la lasta parolsono kiun ekposedas la infanoj, kaj ĝia misprononco estas unu el oftaj difektoj de prononcado (kartavo).
- [r] estas la norma prononco de «r» en Esperanto.
- la unua parolsono en la pola «ręka» [rεŋka] (mano)
- la unua parolsono en la hispana «rey» [rej] (reĝo)
- la unua parolsono en la araba ﺭأﺱ [ræʔs] (kapo)