2883 Barabashov
2883 Barabashov estas tre malgranda sed treege hela duopa asteroido de la asteroida zono.
2883 Barabashov | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 2883 Barabashov |
Aliaj nomoj | 1978 RG6; 1940 LJ; 1950 JW; 1950 LL; 1975 WA2; 1980 DU4; 1981 QV1; 1983 AV2 |
Nomita laŭ | Nikolai Barabashov vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Nikolaj Ĉerniĥ |
Dato de malkovro | 13-a de septembro 1978 |
Loko de malkovro | Nauĉno (Krimeo) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
336,114 Gm (2,247 AU) 308,724 Gm (2,064 AU) 363,504 Gm (2,430 AU) |
Discentreco | 0,08149 |
Meza anomaliangulo | 133,699° Epoko: 21-a de januaro 2022 |
Klinangulo | 1,407° |
Periodo | 1230,101 tagoj (3,368 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 19,88 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
48,485° |
Argum. de periapsido | 151,590° |
Terdistanco - Minimuma |
158,803 Gm (1,0615 AU) |
Naturaj satelitoj | 1 |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | Kombinata: 4,91 ± 0,05 km Ĉefa korpo: 4,76 ± 0,06 km |
Rotacia periodo | 0,1118 tago (2,6839 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,351 ± 0,068 |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 13,30 |
Malkovro
redaktiĜi estis malkovrita la 13-an de septembro 1978 de la rusa astronomo Nikolaj Stepanoviĉ Ĉerniĥ elde la Krimea astrofizika observatorio de Nauĉno en Krimeo (tiam en Sovetunio, nun de facto en Rusio).
Nomo
redaktiĜia nomo honoras la rusan sovetan astronomon Nikolaj Pavloviĉ Barabaŝov (cirile Николай Павлович Барабашов, 1894–1971), Heroo de Socialisma Laboro.
Orbito
redaktiĜi estas proksima de la orbita resonanco 5:9 kun Marso.
Satelito
redaktiĜia satelito estis malkovrita la 17-an de decembro 2019 de R. Durkee, P. Pravec, H. Kucakova kaj K. Hornoch, uzinte observojn de lumaj kurboj elde diversaj observatorioj, anoncita la 5-an de februaro 2020.
Tiu satelito havas diametron de 1,19 ± 0,1 km, orbitan duonan grandakson de ĉirkaŭ 16 km kaj orbitan periodon de 43,12 ± 0,01 horoj (1,7967 ± 0,0004 tago), ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.
Eksteraj ligiloj
redakti- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- angle (2883) Barabashov; paĝo de Wm. Robert Johnston
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (2001 - 3000) | Poste: |
---|---|---|
2882 Tedesco | 2883 Barabashov | 2884 Reddish |