Kamil Hornoch
Kamil HORNOCH estas ĉeĥa astronomo, naskiĝinta la 5-an de decembro 1972 en Lelekovice. Li loĝas en ĉi tiu urbo.
Kamil Hornoch | |
---|---|
Kamil Hornoch ĉe la Observatorio de Ondřejov | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-a de decembro 1972 en Lelekovice, Ĉeĥio |
Lingvoj | ĉeĥa |
Nacieco | Ĉeĥio |
Ŝtataneco | Ĉeĥio |
Okupo | |
Okupo | astronomo |
Okupiganto | Astronomia Instituto de la Ĉeĥia Akademio de Sciencoj |
Hejma urbo | Lelekovice |
Biografio
redaktiKamil Hornoch komencis interesiĝi pri astronomio, kiel amatora astronomo, en 1984. Unu jaro poste li komencis sciencajn observojn pri kometoj, meteoroj, suna fotosfero, variantaj steloj, planedoj kaj kaŝadoj. Li faris siajn observojn per reflekta teleskopo de 35 cm de malgranda privata observatorio de Lelekovice. Kvankam li uzis ŝargkuplitan fotilon, li faras bonan taksadon en pervida fotometrio de stela lumeco, atingante distingivon de 0,03 magnitudo (konfirmita per sendependaj fotoelektraj mezuroj). Li ankaŭ estas agnoskita pro siaj multenombraj taksadoj kaj mezuroj de brilo kaj pozicio de kometoj kaj variantaj steloj, kaj mezuro de pozicio de asteroidoj.
En 1993, li kunmalkovris (kun Jan Kyselý) la variantan stelon ES UMa.[1] Kun Peter Kušnirák, li kunmalkovris la asteroidon 167208 Lelekovice la 17-an de oktobro 2003.
Li estas ano de la Ĉeĥa Astronomia Asocio kaj laboras de 2007 kiel profesia astronomo ĉe la Observatorio de Ondřejov.
Novaoj
redaktiEn somero 2002, Hornoch prenis serion da bildoj de la ĉirkaŭaĵo de la kerno de la Andromeda galaksio (M31) kaj malkovris sian unuan ekstergalaksian novaon.[2] de tiam, la galaksio M31 estas lia pliŝata objekto de observo : li malkovris aŭ kunmalkovris 43 novaojn en tiu regiono. Li malkovris ankaŭ du novaojn en la galaksio M81 sur fotografioj prenitaj far'de la ĉeĥa astronomo Pavel Cagaš per teleskopo de 25,6 cm la 8-an kaj 11-an de aprilo 2007. Neniu malkovro de novao estis antaŭ farita per tiel malgranda teleskopo al tiel distanco. Unu el la supernovaoj, M81 2007 3, fariĝis tre brila, atinginte la absolutan magnitudon -10 post ses tagoj : estis la plej brila novao malkovrita en M81.[3]
Honoroj
redakti- En 1996 li estis la unua, kiu ricevis la ĵus kreitan Premion Zdeněk Kvíz de la Ĉeĥa Astronomia Asocio pro sia esploro pri la interplaneda materio.[4]
- La asteroido 14124 Kamil[5] estis nomita en lia honoro.
- En 2003 li ricevis la Premion Jindřich Šilhán de la Observantoj de Variantaj Steloj de la Jaroj de la Ĉeĥa Astronomia Asocio.[6]
- En 2006, li gajnis la Premion Gordon Myers de Amatora Atingo de la Astronomia Societo de la Pacifiko.[7]
Notoj kaj referencoj
redakti- ↑ "Nové proměnné hvězdy objevené v ČR" el la Sekcio pri Variantaj Steloj kaj Ekstersunsistemaj Planedoj de la Česká Astronomická Společnost (ĉeĥe)
- ↑ Sukceso de la ĉeĥa amatora astronomo, el la paĝaro de Česká Astronomická Společnost, 25-a de aŭgusto 2003 (ĉeĥe)
- ↑ Malkovro de novaoj en M81, ibidem, 23-a de aprilo 2007 (ĉeĥe)
- ↑ Premio Zdeněk Kvíz, ibidem (ĉeĥe)
- ↑ JPL Small-Body Database Lookup : 14124 Kamil (1998 QN60)
- ↑ Premio Jindřich Šilhán, el la Sekcio pri Variantaj Steloj kaj Ekstersunsistemaj Planedoj de la Česká Astronomická Společnost (ĉeĥe)
- ↑ Premio Gordon Myers de Amatora Atingo ; Ricevintoj el la paĝaro de la Astronomical Society of the Pacific (angle)
Eksteraj ligiloj
redakti- ĉeĥe Kamil Hornoch, vivprotokolo ; el la paĝaro de Česká Astronomická Společnost
- ĉeĥe Intervjuvo de Kamil Hornoch, el la Astro TTT-ejo de Stefan Kürti
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kamil Hornoch en la angla Vikipedio.