Westerplatte
Westerplatte | ||
---|---|---|
Duoninsulo | ||
duoninsulo [+] | ||
Lando | Pollando | |
Koordinatoj | 54° 24′ 27″ N, 18° 40′ 17″ O (mapo)54.407518.671388888889Koordinatoj: 54° 24′ 27″ N, 18° 40′ 17″ O (mapo) [+] | |
Westerplatte | ||
Vikimedia Komunejo: Westerplatte [+] | ||
Westerplatte estas pola duoninsulo elkuranta el ĉeflando en Baltan maron. En ĝia senpera najbareco troviĝas urbo Gdańsk.
Historio
[redakti | redakti fonton]En la jaroj 1926–1939 eksklavo de Dua Pola Respubliko ene de la teritorio de Libera Urbo Dancigo, kun konstruita militista transŝarĝejo. Per atako kontraŭ ĝi la 1-an de septembro 1939 iĝis simbolo de la eksplodo de la dua mondmilito. Kvankam germanoj havis superforton, nome kaj per nombro de soldatoj, kaj per materia, kapablis la pola defendantoj sukcese rezisti al ili dum tutaj sep tagoj. Sed poste ilia komandanto decidiĝis kapitulaci. Por memoro de tiuj ĉi defendantoj, kiuj estas en Pollando aprezataj pro sia kuraĝemo, estis en la jaro 1966 en Westerplatte konstruita monumento. Altaj politikaj reprezentantoj regule rememorigas apud ĝi la komencon, sed ankaŭ finon de la dua mondmilito en Eŭropo.
Rilataj artikoloj
[redakti | redakti fonton]Westerplatte en kulturo
[redakti | redakti fonton]- Versaĵo de Konstanty Ildefons Gałczyński "Pieśń o żołnierzach z Westerplatte" (Kanto pri la soldatoj de Westerplatte)
- Libro de Melchior Wańkowicz Westerplatte, 1959
- Muzikaĵo de Anna German
- Dokumenta filmo pri kunveno de la defendantoj de Westerplatte en 1988 en Gdańsk kun partopreno de 30 travivintaj soldatoj.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Historio de Westerplatte (paĝo de Muzeo de la Dua Mondmilito en Gdańsk)
- Westerplatte en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Kategorio Westerplatte en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)