Saltu al enhavo

Walt Whitman

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Walt Whitman
Persona informo
Naskonomo Walter Whitman
Naskiĝo 31-an de majo 1819 (1819-05-31)
en West Hills
Morto 26-an de marto 1892 (1892-03-26) (72-jaraĝa)
en Camden
Mortokialo Pneŭmonito Redakti la valoron en Wikidata
Tombo Harleigh Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj angla
Loĝloko Walt Whitman House • 99 Ryerson Street • Walt Whitman Birthplace State Historic Site
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Walt Whitman
Familio
Patro Walter Whitman, Sr. (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)o George Washington Whitman (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o
Okupo
Okupo ĉarpentisto
flegisto
lerneja majstro
ĵurnalisto
poeto
presisto
eldonisto
eseisto
verkisto
romanisto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Folioj de Herbo
Ho Kapitano! Mia Kapitano!
vdr

Walter "Walt" WHITMAN (naskiĝis la 31-an de majo 1819; mortis la 26-an de marto 1892) estis usona poeto, eseisto, ĵurnalisto kaj humanisto, konsiderita la unua "urba poeto".

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Li estas konsiderata unu el la plej gravaj poetoj de transcendismo el Usono. Kvar jarojn post sia morto, Whitman estis deklarita, fare de ne-usonanoj, "la plej granda usona poeto" kaj ankoraŭ estas unu el la plej influaj kaj kontestataj poetoj en la usona kanono.

Whitman naskiĝis en Long Island kaj akiris sian edukon sendepende, kaj legis grandskale la verkadojn de Homero, Danto kaj Shakespeare. Li laboris kiel ĵurnalisto, instruisto, ŝtatoficisto kaj volontula flegisto dum la Usona Enlanda Milito.

Pro malbonfarto li transloĝiĝis al Camden, Nov-Ĵerzejo, kie lia sano malboniĝis. Whitman forpasis 72-jaraĝa kaj la enterigceremonio iĝis publika spektaklo.

Kvankam ĝenerale oni konsideras lin samseksemuloambaŭseksemulo,[1] ne estas klare konate ĉu Witman havis seksrilatojn kun alia viro,[2] pro kio la biografoj ankoraŭ debatas ĝin.

Liaj verkoj estis tradukitaj en pli ol 25 malsamajn lingvojn.

En la komenco de sia kariero, li verkis la romanon Franklin Evans (1842).

Lia ĉefverko estas la poemaro Leaves of Grass (folioj de herbo) estis eldonita en 1855 kaj pagita de li mem. La libro estis tento etendi la brakojn al la komuna civitano per usona epopeo. La verkaĵo estis reviziita kaj pligrandigita dum la resto de sia vivo, ĝis definitiva publikigo en 1892. Folioj de herbo portas la leganton en intima kaj pligrandigita kontakto kun fundamentaj homaj kvalitoj: amo, malavareco, karitato, kredo, memestimo, sincereco, pureco de la korpo kaj menso.

La poezion de Whitman karakterizas lia optimismo, sed eble pli de penetra genio, kiu provas doni laŭvortan tradukon al la homa kaj kosma sperto. La plej granda parto de la poezio de Whitman traktas ekstreme kompleksajn, filozofiajn temojn, kaj kutime ne traktas ajnan temon kun bagatelo. Tiu fakto distingis lin de la plej multaj el la poetoj de lia tempo, kiuj skribis poemojn kun la supozo ke la grado de profundo de la poemo estas nur sekundara al la sonorado de la rimo. Oni povas trovi en la poemo "I sing the body electric" (La elektra korpo-kantado) interesan kaj profundan esploron pri la homa korpo, kiam la poeto kontemplas la belecon de la vira korpo kaj de la virina korpo, kaj finas per pripensoj pri sia propra korpo.

Kio ŝajnas esti plej miriga ĉe Whitman estas la rilato inter la fizika mondo (korpo, naturo) kaj la faktoro kiu ebligas vivon ene de ĉi tiu mondo, kiu estas la animo. Whitman estis tre malproksima de tranĉaj difinoj pri la esenco de la animo, sed male al aliaj poetoj li provis esplori ĝiajn rolon kaj realecon. Dum simbolismaj poetoj uzas "animo" sennombrajn fojojn en siaj poemoj, lasante la koncepton surface, kvazaŭ ĝiaj rolo kaj realeco estas evidenta kaj prenitaj por koncedite, Whitman praktikas alimaniere: Liaj poemoj ne esprimas eĉ unu vorton por koncedite, kio donas al liaj poemoj metafizikan potencon. Liaj politikaj opinioj kutime esprimas la liberalismon de la 19-a jarcento.

En Esperanto aperis

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Buckham, Luke. "Walt Whitman's Vision of Liberty Arkivigite je 2008-12-06 per la retarkivo Wayback Machine", Keene Free Press. October 11, 2006.
  2. Loving, 19

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Antoine Cassar

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]