Vivtena fiŝkaptado
Vivtena fiŝkaptado (aŭ tradicia fiŝkaptado) estas variaj malgrand-skalaj, de malalta teknologio kaj alta popola sciaro, malmultkapitalaj, practikoj de fiŝkaptado entreprenitaj fare de individuaj fiŝkaptistoj (male al komercaj kompanioj).[1] Multaj el tiuj familiaj laboristaroj estas el marbordaj aŭ insulaj etnaj grupoj. Tiuj fiŝkaptistaroj faras mallongajn (rare tranokte) fiŝkaptajn veturojn al lokoj proksime de la marbordo. Ties produkto ne estas kutime procezata kaj estas ĉefe por loka konsumado. Vivtena fiŝkaptado uzas tradiciajn fiŝkaptajn teknikojn kiaj kanoj, arkoj kaj harpunoj, fiŝretoj, kaj malgrandaj (se okaze) tradiciaj fiŝboatoj.
Tiu tradicia fiŝkaptado estis entreprenita kaj por komercaj kaj por vivtenaj tialoj. Ĝi kontrastas kun grand-skalaj modernaj komercaj fiŝkaptaj praktikoj en tio ke ĝi estas ofte malpli kosta kaj malpli damaĝa al fiŝajn populacioj ol la moderna industria fiŝkaptado.
Tradiciaj fiŝkaptaj boatoj
[redakti | redakti fonton]-
Fiŝkaptistoj labore ĉe la norda marbordo de Mozambiko
-
Fiŝboatoj ĉe Koh Kut, Tajlando
Tradiciaj teknikoj
[redakti | redakti fonton]-
Salikokistoj surĉevale, Oostduinkerke, Belgio.
-
Fiŝkaptistoj surterigantaj sian kapton, Sejŝeloj.
-
Fiŝkaptistoj kaj sia kapto, Sejŝeloj. La fiŝoj, kiel malgrandaj ŝarkoj, estis hokitaj el manlinioj multajn mejlojn ĉeborde.
-
Surstrande bazitaj retoj en Cà Mau, Vjetnamio.
-
Fiŝkaptistoj kun sia reto
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (2009) “Glossary”, A fishery managers handbook. FAO and Wiley-Blackwell, p. 473–505.