Vicio
Vicio | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Vicia grandiflora
| ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Specioj
| ||||||||||||||||
Ĉ. 140 specioj, inter ili: | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
Vicio (Vicia) estas genro de unu- kaj plurjaraj herboj kun plume kunmetaj folioj, kies finfolieron anstataŭas ĉiro aŭ mukro, kaj kun ofte okulfrape koloraj floroj unuopaj, duopaj aŭ en grapoloj; subkosmopolita genro de ĉirkaŭ 140 specioj, pluraj kultivataj por ornamo, furaĝo (kultiva vicio) aŭ legomo.[1]
Unu el la plej gravaj specioj de vicio kiel legomo estas fabo, kiel planto ĝi estas unujara herbo, specio de vicio (Vicia faba), nomdonanto de la planta familio fabacoj. Ĝi havas pli ol 1 m altan, staran, kavan, angulecan tigon, grandajn pinatajn foliojn, purpure makulitajn blankajn florojn kaj larĝajn guŝojn, kiuj enhavas grandajn platajn grajnojn de medoleca konsisto, kiujn oni manĝas kiel legomon. Iuj varioj estas uzataj kiel furaĝo.
Fabo estas ankaŭ la grajnoj de faba planto, sed oni nomas ankaŭ la similaspektajn grajnojn fabo, precipe tiujn de fazeolo. Legu ankaŭ la artikolojn kafofabo, kakaofabo, sojfabo, tonka fabo.
La fabismo estas malsano, karakterizita per hemoliza iktero kun anemio kaj hemoglobinurio, per febro kaj digestaj perturboj. Ĝin kaŭzas substanco, entenata en la floro de fabo, se tiun englutas aŭ enspiras iuj predispoziciaj individuoj.
La interno de faboguŝo estas uzata kontraŭ verukoj. Se oni frotas ĝin plurfoje sur veruko tiu malaperus baldaŭ laŭ iuj.
La nutra valoro de 100 g freŝaj faboj estas:
Energia valoro | 163 kĴ |
Karbonhidrato | 4 g |
Proteino | 5 g |
Graso | 0,3 g |
Vitamino C | 80 mg |
Karoteno | 0,16 mg |
Vitamino B1 | 0,10 mg |
Vitamino B2 | 0,15 mg |
Kalcio | 20 mg |
Fero | 1 mg |
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Elektitaj specioj
[redakti | redakti fonton]- Birda vicio Vicia cracca (vidu la apudan foton)
- Fabo Vicia faba (vidu la apudan foton)
- Hungara vicio Vicia pannonica
- Kaŝuba vicio Vicia cassubica
- Kultiva vicio Vicia sativa
- vicio mallarĝfolia Vicia tenuifolia
- Vicia ervilia
- vicio mola Vicia villosa
- vicio arbara Vicia sylvatica
- vicio bluviola Vicia dumetorum
- vicio pizoforma Vicia pisiformis
- vicio heĝa Vicia sepium
- vicio kuŝanta Vicia lathyroides
- vicio staranta Vicia orobus
- vicio vila / vicio dusema Vicia hirsuta
- vicio kvarsema Vicia tetrasperma
- vicio svelta Vicia tenuissima
- vicio flava Vicia lutea
- vicio fortika Vicia bithynica
- vicio larĝfolia / vicio franca Vicia narbonensis