Un milagro en equilibrio
Un milagro en equilibrio | |
---|---|
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Lucía Etxebarria |
Lingvoj | |
Eldonado | |
Eldondato | 2004 |
Un milagro en equilibrio (Ekvilibra miraklo) estas la naŭa libro publikigita de la hispana verkistino Lucía Etxebarria en 2004. Ŝi jam estis ricevinta aliajn premiojn antaŭe, kiel por ekzemplo la premio Nadal en 1998, sed nun ŝi ricevis ankaŭ la premion Planeta de romano en 2004 per tiu romano, kaj tial tiu premio definitive famigis ŝin.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]
La ĉefrolulo revizitas sian vivon cele al fidindigo kaj havigi al sia filino bazon sur kiu kreskiĝi. Laŭ stilo de taglibro, Eva antaŭ sia ĵusa patrineco, esploras sian vivon por malkovri kiu ŝi estas kaj kien ŝi iras. Ŝi ŝajnas enfermita en senfina adolesko de kiu ŝi ne kapablas eliri. Temas pri etapo plena je admonoj kontraŭ gepatroj, la ricevita edukado, la ĉirkaŭa mondo ktp. Tiukadre Eva kulpigas pri siaj eraroj, mankoj, problemoj al faktoroj ĉiam (aŭ preskaŭ ĉiam) nepropraj. Ŝi ignoras tiujn admonojn, ne kompreninte, ke ĉiu homo estas responsa pri si mem, sendepende de siaj cirkonstancoj.
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Un milagro en equilibrio en la hispana Vikipedio.